Ebro

Ebro (latine Iberus, hispane Ebro, katalune Ebre) estas granda rivero de norda Hispanujo. Ĝi longas ĉirkaŭ 930 km, kaj ĝia baseno ampleksas ĉirkaŭ 85.000 km².

Ebro
Baseno de la rivero Ebro
almara riverorivero
Bazaj informoj
Longeco930 km
Akvokolekta areo80 093 km²
Averaĝa trafluo426 m³/s
Fluo
FontoSierra del Cordel
- Alteco super marnivelo1 980 m
- Koordinatoj , 4° 22′ 12″ U (mapo)43.0375-4.37
EnfluejoMediteraneo
- Alteco0 m
- Koordinatoj , 0° 52′ 9″ U (mapo)40.728611111111-0.86916666666667
Geografio
AlfluantojVidu liston
Map
vdr

Ebro parte trafluas la Kantabran Montaron kaj alfluas Mediteraneon proksime al Tortosa formante riveran delton. Tiu delto estas protektita Natura Parko, pro la riĉeco i.a. de birdoj. La rivero estas apenaŭ ŝipebla pro akumuliĝo de drivaĵo (aluvio) pro la digoj.

Ĝi estas la plej akvabunda rivero en la Ibera duoninsulo, kaj fakte donas ĝian nomon al tiu ĉi.

Gravaj urboj situantaj en ĝia proksimeco: Reinosa (Kantabrio), Miranda de Ebro (Kastilio kaj Leono), Logroño (Rioĥo), Tudela (Navaro), Zaragozo (Aragono), kaj Tortosa (Katalunio).

Ĉefaj alfluantoj:

Ĉe la enfluejo de la rivero en la somero de 217 a.K. okazis la Batalo de la Ebro, dum la Dua Punika Milito, inter la kartaga kaj la romia mararmeo. La rivero estis la sceno ankaŭ de unu el la grandaj bataloj de la Hispana Enlanda Milito en malfrua julio 1938, kiam Respublikanaj trupoj provis halti la antaŭenmarŝon de la fortoj de Franco en vasta kontraŭatako. La rezultoj de la Batalo de la Ebro malfermis la vojon por ke la naciistoj transprenu Katalunion.

Bildoj

Vidu ankaŭ