Transmaraj departementoj (Francio)
departemento de Francio ekster Eŭropo
La transmaraj regionoj kaj transmaraj departementoj (france Départements et Régions d'Outre-Mer, ofte mallongita kiel DROM), estas teritoriaj subdividoj de la Franca Respubliko, same kiel la departementoj kaj regionoj de la ĉefa franca teritorio.
La kvin hodiaŭaj transmaraj departementoj estas:
- 971 Guadeloupe
- 972 Martinique
- 973 Guyane
- 974 La Réunion
- 976 Mayotte (ekde la 31-an de marto 2011)
Tiuj departementoj estas ankaŭ transmaraj regionoj ekde konstitucia revizio en 2003.Tiuj departementoj apartenas, kiel la kontinenta Francio mem, al la Eŭropa Unio.
Ankaŭ Sankta-Piero kaj Mikelono estis transmara departemento inter 1976 kaj 1985, kun la kodo 975, antaŭ la ŝanĝo de sia statuso al transmara kolektivumo.
La kvin transmaraj regionoj/departementoj estas diferencaj de la transmaraj kolektivumoj, kiuj havas aliajn administrajn regulojn.
Vidu ankaŭ
- la superrigardan artikolon pri ĉiuj transmaraj teritorioj de Francio.
- Outremer
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub