Tria koncilio de Konstantinopolo

La Tria koncilio de Konstantinopolo, okazinta de la 7-a de novembro 680 al la 16-a de septembro 681.Ĝi estis kunvokita de la romia imperiestro de oriento Konstantino la 4-a, kaj prezidita de li mem. La ĉefaj rolludantoj en tiu ĉi koncilio, la tria okazinta en la sama urbo, estis Konstantino la 4-a kaj la patriarko Sergio; ankaŭ du papoj: Agatono kaj Leono la 2-a.

Tria koncilio de Konstantinopolo
ekumena koncilio
Komenco7-a de novembro 0680 vd
Fino16-a de septembro 0681 vd
AntaŭeDua koncilio de Konstantinopolo vd
PosteDua koncilio de NiceoKoncilio kvinasesa vd
vdr
Tria koncilio de Konstantinopolo
6-a Ekumena Koncilio
Dato680
Agnoskita dekatolikoj kaj ortodoksanoj
Antaŭa koncilioDua koncilio de Konstantinopolo
Posta koncilioDua koncilio de Niceo (katolika), Kvara koncilio de Konstantinopolo (ortodoksa)
Kunvokita deImperiestro Konstantino la 4-a
Prezidita deImperiestro Konstantino la 4-a
Nombro da partoprenantojLa dokumentoj havas de 43 al 174 subskriboj.
ĈeftemoMonotelismo

La celo de la koncilio, ekde doktrina vidpunkto estis la problemoj pro la herezo monotelismo, kiu rekonis en Jesuo nur unu volon kaj unu naturon: la dia. Ĝi estas sukceda doktrino de la monofizitismo kiu nur akceptas en la homo-dio nur unu naturo: la Logos.

La ĉefa kontribuo de la Tria koncilio de Konstantinopolo estis la dogma difinado laŭ la voloj kaj operacoj de Jesuo. Ĉi tiu koncilio fermas la tiel nomataj "kristologiaj koncilioj". Ĝi resumas la doktrinon pri Kristo tiel kiel la Patroj de la Eklezio komprenis ĝin en la unuaj tempoj.