Tsung-Dao Lee

Tsung-Dao LEE (Ŝanhajo, Ĉinio, 25-an de novembro 1926) estas ĉindevena usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko kun Chen Ning Yang en 1957. Li malkovris, ke leĝo de la pareca resto povas rompiĝi en la malfortaj rilatoj, kio estis grava paŝo en fiziko de la atomaj korpuskloj.

Tsung-Dao Lee
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo24-an de novembro 1926 (1926-11-24) (97-jaraĝa)
en Shanghai County,  Respubliko Ĉinio
Lingvojanglaĉina vd
ŜtatanecoUsonoRespubliko ĈinioTajvano vd
Alma materUniversitato de Ĝeĝjango • National Southwestern Associated University • Universitato de ĈikagoTsinghua UniversitatoPekina Universitato • Nankai-Universitato vd
Subskribo Tsung-Dao Lee
Familio
PatroTsing Kong Lee vd
GefratojRobert C. T. Lee vd
InfanojStephen Lee • James Lee vd
Profesio
Okupofizikisto • universitata instruisto • teoria fizikisto vd
Laborkampopartikla fiziko vd
Doktoreca konsilistoEnrico Fermi vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lee migris en Usonon en 1946, li komencis doktoriĝan laboron en la Ĉikaga Universitato, sen universitata grado. Li kunlaboris tie kun Yang, poste li laboris en fizika katedro de la Kalifornia Universitato de Berkeley. Li laboris kun Yanggal du jarojn en Institute for Advanced Study (Princeton, New Jersey). Oni nomumis lin docento en 1953 en la fizika katedro de la Kolumbia Universitato.

Lee kaj Young en 1956 konkludis tion, ke la teta- kaj tau-mezonoj estas la samaj (hodiaŭ K-mezono), la pareco ne restas. Wu Chien-hsiung pruvis tion per mezuroj en 1957.

Lee iĝis en 1960 profesoro de la Institute for Advanced Study, tri jarojn poste revenis en la Kolumbian Universitaton kiel profesoro. Li ankaŭ kunhelpis en klarigo de rompiĝo de tempospeguliga invariancio en kelkaj malfortaj rilatoj.