Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj
Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj, akronime TAGE, estis faka asocio de esperantistaj instruistoj.
TAGE estis fondita en 1924 dum la 16-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno. Ĝia gazeto nomiĝis Internacia Pedagogia Revuo.
Prezidantoj de TAGE estis:
- Marcel Boubou (1924–1926)
- Albín Neužil (1926–1929)
- George William Roome (1930–?)
- Bjarne Beckman (~ 1936)
La ĉeflaboranto kaj estro de facto de la asocio estis Pieter Korte en Nederlando ekde 1933.
TAGE estis nuligita pro naziismo kaj dua mondmilito. Hodiaŭ ekzistas Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), fondita en 1949 pro instigo de Korte.
Eksteraj ligiloj
- Internacia Pedagogia Revuo, 15-a jaro (1936), n-ro 3 Arkivigite je 2020-10-26 per la retarkivo Wayback Machine (PDF-dosiero)
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub