UK 2019

104-a Universala Kongreso de Esperanto

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis en la jaro 2019 en Lahti, Finnlando.

UK 2019
LokoLahti,  Finnlando
Ekde20-a de julio 2019
Ĝis27-a de julio 2019
OrganizantoUniversala Esperanto-Asocio
Oficiala retejowww.esperanto.fi/uk2019/
← AntaŭaSekva →
vdr
Landaj salutoj

En la sama jaro la 75-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Liptovský Hrádok, Slovakio, la 52-a ILEI-Kongreso en Ĉaĉak, Serbio, kaj la 92-a Kongreso de SAT en Barcelono.

Loka Kongresa Komitato

La Loka Kongresa Komitato konsistas el:[1]

  • Tuomo Grundström - prezidanto
  • Päivi Saarinen - vicprezidanto, kongresejo
  • Tiina Kosunen - ĝenerala sekretario, volontuloj
  • Tiina Oittinen - ekskursoj
  • Paula Niinikorpi - arta kunordiganto, kasisto
  • Jukka Pietiläinen - informado
  • Larissa Phileas - junulara programo, reta informado
  • Börje Eriksson - membro, blindulaj aferoj
  • Synnöve Mynttinen - membro, Lahtio-aferoj
  • Sigrid Kivistö - membro, IIK-aferoj

REZOLUCIO

de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,

traktinte la kongresan temon ”Vivanta naturo – floranta kulturo”, en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio;

notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021;

substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019;

deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon;

avertas, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco;

substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco;

atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo; kaj

alvokas por interproksimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo.

Referencoj