Umberto la 1-a (Italio)

Umberto la 1-a de Savojo (itale Umberto I di Savoia, plennome Umberto Rainerio Carlo Emanuele Giovanni Maria Ferdinando Eugenio), naskita la 14-an de marto 1844 en Torino, murdita la 29-an de julio 1900 en Monza, estis princo de Piemonto kaj reĝo de Italio de 1878 ĝis sia morto.

Umberto la 1-a
Persona informo
Umberto Ranieri Carlo Emanuele Giovanni Maria Ferdinando Eugenio di Savoia
Naskiĝo14-an de marto 1844 (1844-03-14)
en Torino,  Reĝlando Sardio
Morto29-an de julio 1900 (1900-07-29) (56-jaraĝa)
en Monza,  Reĝlando Italio
Mortis prohommortigo vd
Mortis perpafvundo vd
Mortigita deGaetano Bresci vd
TomboPanteono de Romo vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojitala vd
ŜtatanecoReĝlando Italio vd
Subskribo Umberto la 1-a (Italio)
Familio
DinastioSavoja dinastio vd
PatroViktoro Emanuelo la 2-a vd
PatrinoArchduchess Adelaide of Austria vd
GefratojMaria Pia of Savoy • Princess Maria Clotilde of Savoy • Amadeo la 1-a • Prince Oddone, Duke of Montferrat vd
Edz(in)oMargareto de Savojo vd
InfanojViktoro Emanuelo la 3-a vd
Profesio
Okupomonarkosuvereno vd
Duko de Savojo
Dum1878 - 1900
AntaŭuloViktoro Emanuelo la 2-a
SekvantoViktoro Emanuelo la 3-a
Reĝo de Italio
Dum1878 - 1900
AntaŭuloViktoro Emanuelo la 2-a
SekvantoViktoro Emanuelo la 3-a
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li edziĝis en 1868 kun Margareto de Savojo, kiu naskis al li unikan filon : Viktoro-Emanuelo

Umberto reĝiĝis la 9-an de januaro 1878 post la morto de sia patro, Viktoro Emanuelo la 2-a. Lia ekstera politiko estis ekspansiema, li okupis kaj koloniigis Eritreon (1885) kaj Somalion (1889). Etiopio en 1889 ricevis la statuson de protektorato itala, sed en 1896 sukcesis sendependiĝi.

Interne Umberto tendencis al subprema kaj aŭtoritateca politiko. Kiam dum manifestacioj en Milano (7-a de majo 1898) generalo Fiorenzo Bava-Beccaris kanone mortigis centon da homoj, la reĝo distingis kaj gratulis lin. Post tiuj eventoj okazis du sensukcesaj atencoj al la reĝo; dum tria atenco la anarkiisto Gaetano Bresci pistole mortigis lin en Monza.

La Domestrecon de Savojo heredis lia sola ido, Viktoro Emanuelo la 3-a.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj