United Press International

United Press International, mallonge UPI, estas usona novaĵagentejo, kun unua centra oficejo historie en Miami, Florido, nun en Boca Raton en la metropola areo de Miami kaj dua centra oficejo en Vaŝingtono.

United Press International
negoconovaĵagentejo • entrepreno vd
Dum1958 - nekonata/nuntempe
Jura formoprivata firmao
FondintojE. W. Scripps vd
SidejoVaŝingtono
LandoUsono
Posedata deNews World Communications vd
TTTOficiala retejo
vdr

Ĝi ekestis en 1958 per fuzio de la agentejo United Press, fondita en 1907, kaj International News Service, fondita en 1909 fare de William Randolph Hearst, kaj do havas longan ĵurnalisman tradicion. Ene de Usono, ĝi havas fortan rivalecon kun la agentejo Associated Press. Fakte ekde la fine de la 20-a jarcento, kiam multaj usonaj gazetoj fermis siajn servojn pro la pligraviĝo de la interreto kaj sekve malpli da klientoj por aĉetado de paperaj gazetoj, la agentejo UPI perdis tiujn mortantajn gazetojn kiel klientoj, kaj vere ekonomie iom malpligraviĝis kompare al la rivalo Associated Press. Tamen ĝi daŭre agadas kaj liveras gazetarajn informojn al usonaj gazetoj, nun malpli pri interna politiko de Usono, kaj pli specialigite, ekzemple per novaĵoj el Latinameriko aŭ de la Araba Mondo, kaj ankaŭ de iuj fakaj specialiĝoj.

Eksteraj ligiloj