Universitato de Gotenburgo

universitato en Svedio

La Universitato de Gotenburgo (svede Göteborgs universitet) estas publika universitato situanta en Gotenburgo, Svedio, kiu estis establita en 1891. Kun 37.000 studentoj kaj 6.000 dungitoj [1], ĝi estas unu el la plej grandaj universitatoj en la nordiaj landoj. La universitato estas konsiderata tre urba, ĉar la plej multaj el ĝiaj konstruaĵoj estas en la koro de la urbo [2].

Universitato de Gotenburgo
universitato • eldonejo de malfermita aliro • registara organizaĵo de Svedio
motoTradita innovare innovata tradere
Renovigu nian heredaĵon kaj transdonu ĝin renovigita
Informoj
fondodato1-a de julio 1954
specopublika
Situo
Geografia situo, 11° 58′ 18″ O (mapo)57.69833333333311.97166666666757° 41′ 54″ N, 11° 58′ 18″ O (mapo)
landoSvedio
urboGotenburgo
adresoVasagatan 33, 411 37 Göteborg
poŝtkodo40530
Nombroj
nombro de studentoj37 000 vd
retejo[<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• Eutopia Alliance
• ORCID
• European Open Science Cloud Association
• Association of Swedish Higher Education Institutions vd
filioj
• Högskolan för scen och musik vd
jura formostate entity vd
Universitato de Gotenburgo (Svedio)
Universitato de Gotenburgo (Svedio)
DEC
Universitato de Gotenburgo
Universitato de Gotenburgo
Map
Universitato de Gotenburgo
vdr

La Universitato de Gotenburgo estas membro de la Aurora reto de universitatoj.

Notindas ke, Hillary Clinton kaj Vigdís Finnbogadóttir ricevis honordoktorecon de la universitato.

Historio

La Universitato de Gotenburgo estis fondita kiel du malsamaj akademiaj institucioj kiuj estis kunigitaj en 1907 kaj estas la tria plej malnova universitato en la lando. En 1971, la loka lernejo de ekonomiko kaj komerca juro iĝis parto de la universitato. En 1972, regiona hospitalo (establita jam en 1772), kiu hodiaŭ estas unu el la plej grandaj hospitaloj en Svedio, estis aneksita al la universitato [3].

En la jaroj 2006 ĝis 2017 Pam Friedman estis la rektoro de la universitato. Dum tiu periodo, fakultato por eduko kaj instruista trejnado ankaŭ estis malfermita.

Organizo

La administrado de la universitato estas en la manoj de la konsilio konsistanta el 15 reprezentantoj, 7 el kiuj estas nomumitaj fare de la sveda registaro, same kiel studentaj reprezentantoj kaj fakultatanoj [4].

Aktuale en 2020, la universitato havas ĉirkaŭ ok fakultatojn kun ĉirkaŭ 38 fakultatoj, igante ĝin unu el la plej diversaj akademiaj institucioj en la regiono.

La universitataj fakultatoj estas:

  • fakultato de Arto kiu inkludas filmstudojn, dezajnon kaj muzikon
  • fakultato de Edukado kiu ankaŭ respondecas pri instruista trejnado
  • fakultato de Filozofio - kie kulturaj studoj, historio, literaturo, historio de ideoj, religio, modernaj lingvoj, filozofio, lingvistiko, la teorio de scienco kaj lingvo kaj sveda literaturo estas studataj
  • fakultato de Komputado, Inĝenieristiko kaj Informaj Sciencoj
  • fakultato de Scienco - inkluzivas studojn en botaniko, ĉela kaj molekula biologio, fiziko, tersciencoj, kemio, konservado, mara ekologio, matematiko, mediaj sciencoj kaj zoologio.
  • fakultato de Medicino
  • fakultato de Komercadministracio kaj Juro
  • fakultato de Sociaj Sciencoj - inkluzivas publikajn administrajn studojn, ĵurnalismon, psikologion, socian antropologion, socian laboron, sociologion, politikan sciencon kaj eŭropajn studojn.

Internaciaj rangigoj

  • Ŝanhaja rangotabelo - 151–200 (2018)
  • Times Higher Education - 198-a loko (2016)

Referencoj

Eksteraj ligiloj