Unuataga koverto

Unuataga koverto estas poŝtaĵo, kiu estas stampita la unuan tagon de la ekvalido de la koncerna poŝtmarko. Ofte la poŝto uzas specialajn stampojn kaj/aŭ ornamkuvertojn, kiuj faru la tuton pli alloga kaj interesa.Unuatagaj kovertoj (mallonge FDC el la angla first day cover) en la filatelo ofte atingas multoblon de la valoro de la koncerna poŝtmarko.