Uzanto:Ian Maxwell/Glitkalkulilo

Jen glitkalkulilo estas en pozicio duobligi nombrojn. Ĉiu nombro sur la D-skalo estas duoble la nombro super ĝi sur la C-skalo.

Glitkalkulilo (aŭ kalkulbastono) estas meĥanika kalkulilo, havanta minimume du skalojn kiujn oni povas movi relative unu je la alia, kaj glitigeblan indikilon. (Preskaŭ ĉiuj glitkalkuliloj havas ne nur du skalojn sed multajn.) Oni uzas glitkalkulilon plejparte por multipliki kaj dividi nombrojn; oni ankaŭ povas uzi gin por kalkuli radikojn, logaritmojn, kaj trigonometriajn funkciojn. Ĝenerale oni ne per ĝi adicias aŭ subtrahas nombrojn, sed per iuj glitkalkuliloj oni ja povas fari tiujn operaciojn.

Antaŭ la tempo de la elektronika kalkulilo, la glitkalkulilo estis la plej uzata ilo de sciencistoj kaj inĝenieroj; sed, ĉirkaŭ 1970, tiuj homoj plejparte akiris pli fortajn sciencajn kalkulilojn kaj forlasis iliajn glitkalkulilojn.

Principo de funkciado

La du skaloj kiuj aperas sur ĉiu glitkalkulilo estas logaritmaj. Uzanta ĝin oni utiligas la fakton ke oni povas multikliki nombrojn per adicii iliajn logaritmojn:

.

Tiel uzi du logaritmajn skalojn permesas onin rapide multipliki aŭ dividi per vide adicii aŭ subtrahi la "longecojn" de partoj de la du skaloj.

Uzado

Oni ĝenerale kalkulas per gliti unu markon de skalo sur la glitigebla parto apud alian markon de skalo sur la neglitigebla parto de la ilo. Oni tiam rigardas la poziciojn de du aliaj markoj sur la du skaloj, ofte uzanta la indikilon por pli facile vidi kiuj markoj estas apudaj. Tiuj markoj indikas la dekumajn ciferojn de la kalkulrezulto.

Glitkalkulilo ne diras la tutan rezulton al la uzanto. Oni devas mense aŭ perpapere kalkuli la lokon de la onkomo. Se oni uzas glitkalkulilon por kalkuli logaritmojn, ĝi fakte indikas nur la malantaŭ-onkoman parton de la nombro, kaj oni devas mense kalkuli la antaŭ-onkoman parton.

Skaloj

Estas multaj skaloj kiuj povas aperi sur glitkalkuliloj. Escepte de la universalaj logaritmaj skaloj por multipliki kaj dividi, la plej oftaj permesas onin kalkuli potencojn, radikojn, sinusojn, tangentojn, logaritmojn, kaj eksponentaj funkcioj, hiperbolajn funkciojn, kaj flankojn de trianguloj. Ĉi tiuj oftaj skaloj havas normaj nomoj.

A, BDuciklaj logaritmaj skaloj.
C, DUnuciklaj logaritmaj skaloj.
KTricikla logaritma skalo.
CF, DFUnuciklaj logaritmaj skaloj kiuj komenciĝas ĉe π anstataŭ 1. Ĉi tiuj skaloj estas utilaj se oni volas multipliki aŭ dividi je π (kiu estas ofta bezono en scienco kaj inĝenierarto).
CI, DI, DIFInversaj skaloj kiuj iras maldekstren anstataŭ dekstren. Ĉi tiuj plisimpligas trovi reciprokaĵojn de nombroj.
SSkalo por trovi sinusojn kaj kosinusojn.
TSkalo por trovi tangentojn.
ST, SRTSkaloj por trovi sinusojn kaj tangentojn de malgrandaj anguloj kaj por konverti inter gradoj kaj radianoj.
LAritmetika skalo, por trovi ordinarajn logaritmojn kaj potencojn de 10.
LLnDoubla-logaritmaj skaloj, por trovi logaritojn and exponentaĵojn de nombroj.
LnAritmetika skalo, por trovi naturajn logaritmojn kaj potencojn de e.

Produtoj kaj kvocientoj

Por multipliki nombrojn, oni povas uzi ekzemple la skalojn A kaj B. Supozu ke oni deziras multipliki 680 kaj 4200. Oni notu ke 680 estas 6,8*102 kaj 4200 = 4,2*103. Oni movu la glitigebla parto de la glitkalkulilo por ke la "1" sur la skalo B estu rekte sub la "6,8" sur la skalo A. Tiam oni notu ke la "4,2" sur la skalo B estas proksime super la "28,5" sur la skalo A. Tio signifas ke 6,8 * 4,2 estas proksimume 28,5. Oni povas mense vidi ke 10^2 * 10^3 = 10^5, do la solvaĵo estas 28,5*10^5, aŭ 2,850,000.

Potencoj kaj radikoj

Logaritmoj kaj eksponentaj funkcioj

Sumoj kaj diferencoj

Historio

Vidu ankaŭ

Eksterenaj ligiloj