Vitalij Ginzburg

(Alidirektita el VItalio L. Ginzburg)

Vitalij Lazareviĉ GINZBURG [viTAlij LAzariviĉ GINZburk] (ruse Виталий Лазаревич Гинзбург; naskiĝis la 21-an de septembro (laŭ julia kalendaro)/4-an de oktobro 1916 (laŭ gregoria kalendaro) en Moskvo, mortis la 8-an de novembro 2009, Moskvo) estis rusa fizikisto. En 2003 li, Aleksej Abrikosov kaj Anthony Leggett ricevis la Nobel-premion pri fiziko, pro iliaj kontribuoj al la teorio de superkonduktantoj kaj superfluidoj.

Vitalij Ginzburg
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo4-an de oktobro 1916 (1916-10-04)
en Moskvo
Morto8-an de novembro 2009 (2009-11-08) (93-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis perkora malsufiĉo vd
TomboNovodeviĉje tombejo vd
Religioateismo vd
Lingvojrusa vd
LoĝlokoSovetunio • Klykovka, Kazan vd
ŜtatanecoRusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • SovetunioRusio vd
Alma materMSU Faculty of Physics • Moskva Ŝtata Universitato vd
PartioKomunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)oOlga Zamsha Ginzburg • Nina Yermakova Ginzburg vd
Profesio
Okupofizikisto • astrofizikisto • inventisto • universitata instruisto • sciencisto • teoria fizikisto vd
Laborkampoteoria fizikofiziko vd
Doktoreca konsilistoIgor Tamm vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ginzburg bakalaŭriĝis el la fakultato de fiziko de Moskva Stata Universitato en 1938, kaj doktoriĝis en 1942. Ekde 1940 li laboris ĉe la Lebedeva Fizika Instituto en Moskvo. Dum la 1950-aj jaroj, li grave kontribuis al la evoluado de la Sovetia hidrogenbombo. Li estis ano de la eksa Sovetia Akademio de Sciencoj.

En 1994/1995 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.

Eksteraj ligiloj