Vera Miles

usona aktoro

Vera June MILES (denaske Ralston, 23an de aŭgusto, 1929)[1][2] estas retiriĝinta usona aktorino kiu laboris kun Alfred Hitchcock, ĉefe kiel Lila Crane en la klasika filmo de 1960 nome Psycho, kaj reprene de la rolo en la pluigo de 1983 nome Psycho II. Aliaj filmoj en kiuj ŝi aperis estas Tarzan's Hidden Jungle (1955), The Searchers (1956), la filmo de Alfred Hitchcock nome The Wrong Man (1956), A Touch of Larceny (1959), The Man Who Shot Liberty Valance (1962), Follow Me, Boys! (1966), Sergeant Ryker (1968) kaj Molly and Lawless John (1972).

Vera Miles
Persona informo
Vera Miles
Naskiĝo23-an de aŭgusto 1929 (1929-08-23) (94-jaraĝa)
en Boise City
Lingvojangla vd
LoĝlokoWichita vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materWichita North High School vd
PartioKalifornia Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)oGordon Scott • Keith Larsen vd
Profesio
Okupofilmaktoro • televida aktoro • aktoro • partoprenanto de belec-konkurso vd
Aktiva dum1951–1995 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

La unua listigita filmapero de Miles estis en The Rose Bowl Story (1952), amafera komedio en kiu ŝi ludis rolon de reĝino en matĉo de "Tournament of Roses".

Kvankam subkontrakte kun Warner Bros., Miles estis dungita kun sia estonta edzo Gordon Scott por la filmo de 1955 nome Tarzan's Hidden Jungle kiel amcelo de Tarzan.[3] La venontan jaron, ŝi estis dungita de la reĝisoro John Ford kiel amcelo de Jeffrey Hunter en la vakera filmo de John Wayne nome The Searchers (1956),[4] kaj aperis en la filmoj Wichita, reĝisorita de Jacques Tourneur kaj en 23 Paces to Baker Street kun Van Johnson. Ankaŭ en 1956, Miles stelulis kiel Rose Balestero, febla edzino de Manny Balestero, muzikisto false akuzita pro krimo kaj ludita de Henry Fonda, en la filmo The Wrong Man. La filmo estis reĝisorita de Alfred Hitchcock, kaj estas unu el nur malmultaj filmoj de Hitchcock bazitaj sur realvivaj okazaĵoj.[5]

Subskribinte kvinjaran personan kontrakton kun Hitchcock en 1957,[3] Miles estis amplekse publikigita kiel ebla sukcedanto de Grace Kelly en la filmoj de la reĝisoro.[6] Du jarojn antaŭe, Hitchcock estis reĝisorinta Miles en la rolo de la emocie malforta fianĉino de Ralph Meeker en "Revenge", nome pilota epizodo de lia televida serio Alfred Hitchcock Presents.[7]

Vertigo (1958), projekto kiun Hitchcock planis kiel montrilo por sia nova stelulino, trafis produktorajn prokrastojn. La posta gravediĝo de Miles kostis al ŝi la ĉefan rolon kiu finfine iris al Kim Novak kun kiu Hitchcock kvereletis, kvankam Novak asertis en intervjuoj, ke ŝi ne havis problemon laborante kun Hitchcock en la filmo. Vertigo (en kiu stelulis ankaŭ James Stewart) ne estis financa aŭ kritika sukceso tiam, kaj Hitchcock plendis, ke Novak estis miselektita.[8] Spite la seniluziiĝon de Hitchcock pri Vertigo, li plue laboris kun Miles, finfine dungante ŝin en tio kio estas eble la rolo por kio ŝi estis plej memorita, tiu de Lila Crane, fratino de la viktimo, en Psycho.[9]

Entute ŝi aperis en pli ol kvardek filmoj, en preskaŭ 120 televidaj programoj aŭ serioj, inter kiuj Alfred Hitchcock Presents, Bonanza, Cannon, Columbo, Hawaii Five-O, Ironside, Mannix, The Fugitive, The Man from U.N.C.L.E. kaj The Virginian, inter aliaj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj