Veruko
Veruko (latine: verruca vulgaris) estas malmola, kaleca deformiĝo de la epidermo en la formo de florbrasikforma tubereto. La kaŭzo de veruko estas viruso el la familio homa papiloma viruso (HPV). De ĝi ekzistas pli ol cent specioj. Kelkaj kaŭzas verukojn sur la haŭto, aliaj sur la mukmembranoj. La viruso povas instigi la haŭtĉelojn al rapida dividado pro kio ekestas veruko. Preskaŭ ĉiam kiam oni havis verukojn, ili spontane malaperas. La viruso tamen ofte pruveble postrestas en la haŭto, sen ekesto de veruko.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub