Video-blogo

Video-blogo, foje mallongigita al vlogo (retvideejo laŭ retskribejo[1]), estas tipo de blogo pere de video,[2] kaj estas formo de reta televido. Vlogaĵoj ofte miksas videojn kun tektaĵoj, bildoj aŭ aliaj specoj de meta-datenoj. Vidaĵoj povas esti filmataj senhalte aŭ tranĉataj en kelkaj partoj. La vloga kategorio estas populara ĉe YouTube.

Video-blogoj (vlogoj) ankaŭ ofte profitas el reta abonrilato, kiu permesas la elsendon de videoj tra la Interreto uzante abonformatojn kiel RSS aŭ Atom, por aŭtomata agrego kaj reludigo en movaj aparatoj kaj personaj komputiloj.

En Esperantujo, populara vlogisto estas Evildea.

Referencoj

Vidu ankaŭ