Vikipedia diskuto:Evitu neologismojn

Ĉi tiu paĝo estas traduko el la anglalingva Vikipedio. Tamen estas tri gravaj problemoj kun ĝi:

  • Unue, la vorto "neologismo" estas uzata kun malsama signifo kiam oni parolas pri Esperanto ol kiam oni parolas pri aliaj lingvoj. En Esperanto ĝi estas uzata nur por novaj radikoj, ne por novaj kunmetaĵoj el jam ekzistantaj radikoj, dum en aliaj lingvoj ĝi estas uzata ankaŭ por novaj kunmetaĵoj. Aldone, en Esperanto oni ofte uzas la esprimon "neologismo" por ĉiu ankoraŭ ne-oficiala radiko, eĉ se ĝi jam estas sufiĉe malnova kaj delonge uzata en sia sfero.
  • Due estas la problemo ke en Esperanto ekzistas multe malpli da fakaj terminoj ol en la angla, tiel ke por multegaj fakaj konceptoj ankoraŭ ne ekzistas fiksaj esprimoj en Esperanto. Ni ne povas serioze verki enciklopedion se ni ne permesas "neologismojn" (ĉu novradikojn aŭ ĉu novajn kunmetaĵojn).
  • Trie, la menciita kialo por la regulo ("ĉar ili ne estas bone kompreneblaj nek difineblaj") ŝajne ne validas same por Esperanto kiel por la angla: La ĉefa fonto de novradikoj por uzo en la Esperanta Vikipedio estas la internaci-scienca terminaro. Tiuj "neologismoj" fakte kutime estas tuj bone kompreneblaj kaj precize difinitaj. (Kompreneble ekzistas esceptaj okazoj, kiam la diversaj fontolingvoj ne konsentas pri la signifo de iu vorto, sed tiuj kazoj estas relative maloftaj.) Ĉar la angla lingvo nuntempe kutime mem estas la lingvo, kie novaj fakaj esprimoj unue enradikiĝas, la angla Vikipedio povis ignori la fakton, ke lingvo povas transpreni alilingvan esprimon tute konservante la signifon, tiel ke neologismo povas esti tute bone difinita (do la angla Vikipedio celas aliajn specojn de neologismoj). En Esperanto ni tamen ne povas ignori tiun fakton.

Do se ni entute havu regulon sub la titolo "Evitu neologismojn", ĝi devas esti tute malsama ol ĉi tiu traduko de la anglalingva regulo. Laŭ mi, ni eble povus ĉi tie mencii la konsilon, ke kiam oni skribas pri koncepto por kiu ankoraŭ ne ekzistas esprimo en Esperanto, oni laŭeble preferu kunmetaĵon al novradiko, se eblas kontentige esprimi la koncepton per kunmetaĵo. (Sed aliflanke mi scias ke kelkaj Vikipediistoj malkonsentas kun tiu principo, do estos malfacile trovi konsenton). Marcos 00:01, 12. Maj 2008 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "Evitu neologismojn".