Vikipedio:Menciindeco/Esperantaj aferoj

Tiu ĉi paĝo estas ankoraŭ malneto.

Por esti menciinda, Esperanto-temo devas plenumi la ĝeneralan gvidlinion pri menciindeco ĉe la paĝo Vikipedio:Menciindeco. Ĉi tiu paĝo provizas ekzemplojn de temoj kiuj estas menciindaj. Ĉar Vikipedio ne povas enhavi artikolon por ĉiu detalo de Esperantujo, tiu listo povas helpi iun, kiu pripensas krei Vikipedian artikolon pri Esperanta temo. Sed, kiel ĉiam, redaktu kun kuraĝo!

Por pligrandigi la liston necesas komenci diskuton ĉe diskutpaĝo de ĉi-regulo.

Personoj

  • Ĉiu persono menciita en aŭtoritataj ne esperantistaj enciklopedioj pro esperantistaj atingoj.
  • Premiitoj
    • ĉiuj esperantistoj premiitaj per plej gravaj premioj pro agado rilata al Esperanto. La premioj povas esti fonditaj de ŝtato, internaciaj organizaĵo, edukejo, landskala organizaĵo, amasa komunikilo ktp.
  • Verkistoj
    • aŭtoroj, kiuj estis premiitaj pro literaturaj aŭ aliaj atingoj, rilataj al iliaj verkoj.
    • aŭtoroj de gravaj libroj.
    • aŭtoroj verkintaj plurajn librojn en Esperanto.
    • aŭtoroj, de kiuj almenaŭ unu libro estis celo de literatura kritiko.
    • aŭtoroj, kies verkoj estis inkluzivigitaj en gravaj antologioj.
    • aŭtoroj, kies libroj estis tradukitaj el Esperanto.
  • Tradukistoj
    • la samaj eroj kiel por verkistoj, sed rilate al tradukistoj, en Esperanton aŭ el Esperanto.
  • Eldonistoj, ĵurnalistoj
    • fondintoj aŭ gravaj laborantoj de gravaj eldonejoj.
    • la samo rilatas al surpaperaj amaskomunikiloj aŭ bitgazetoj.
    • ĵurnalistoj, kies materialoj estas regule publikitaj en plej gravaj internaciaj aŭ landskalaj amaskomunikiloj.
    • aŭtoroj de propraj rubrikoj en plej gravaj internaciaj aŭ landskalaj amaskomunikiloj.
    • la samo rilatas al radio aŭ retradio.
  • Interreta amasa komunikilo
    • fondinto de plej gravaj internaciaj aŭ landskalaj fontoj (blogo, video-blogo, podkasto, ktp) en Esperanto aŭ en nacia lingvo pri Esperanto.
  • Aktivuloj
    • Personoj, premiitaj pro sia Esperanto-agado per landskalaj aŭ internaciaj Esperanto-organizaĵoj.
    • Ĉefaj organizantoj de landskala aŭ grava internacia Esperanto-aranĝo (kongreso, festivalo, renkontiĝo ktp), kies trapaso havis reagon en internaciaj Esperanto-fontoj aŭ en fontoj ne ligitajn al Esperanto-movado.
    • Multfojaj organizantoj de pluraj tradiciaj Esperanto-aranĝoj (renkontiĝoj, festivaloj ktp), kies trapaso havis reagon en landskalaj aŭ internaciaj Esperanto-fontoj.
    • Organizantoj aŭ gvidantoj de loka Esperanto-organizo (kluboj, rondoj, asocioj ktp), kiu havas aktivan Esperanto-agadon. La agado estis multfoje spegulita en diversnivelaj Esperanto-fontoj aŭ en fontoj ne ligitaj al Esperanto-movado.
    • Famaj instruistoj de Esperanto, ellaborintaj propran instrumetodon. Ankaŭ famaj instruistoj, kiuj dum multaj jaroj havis abundan Esperanto-pedagogian agadon.
    • Famaj esperantistoj, kies Esperanto-aktivado (Esperanto-propagando, iniciantoj de gravaj Esperanto-fenomenoj, kaj similaj) havis plurfojan reagon en internaciaj Esperanto-fontoj aŭ en fontoj ne ligitaj al Esperanto-movado. La samo rilatas al Esperanto-famuloj, kies agado malutilis al Esperanto-movado. (Ekz, Kazimierz BEIN, kiu estis la fonto de la vorto "kabei".)

Kluboj

  • Lokaj Esperanto-organizoj (kluboj, rondoj, asocioj, ktp), kiuj havis aktivan multjaran Esperanto-agadon. La agado estis multfoje spegulita en diversnivelaj Esperanto-fontoj aŭ en fontoj ne ligitaj al Esperanto-movado.

Eventoj

  • landskalaj aŭ gravaj internaciaj Esperanto-aranĝoj (kongreso, festivalo, renkontiĝo ktp), kies trapaso havis reagon en internaciaj Esperanto-fontoj aŭ en fontoj ne ligitaj al Esperanto-movado.
  • Tradiciaj plurfojaj Esperanto-aranĝoj (renkontiĝoj, festivaloj ktp), kies trapaso havis reagon en landskalaj aŭ internaciaj Esperanto-fontoj.