Vikipedio:Redaktomilito
Redaktomilito (angle edit war) okazas kiam du aŭ pluraj vikipediistoj ne konsentas pri la enhavo de paĝo kaj tial re- kaj re-redaktas ĝin, por maligi la redaktojn de la aliulo.
Ekzemplo
Ekzemple vikipediisto A skribis en la artikolon pri Zamenhof ke Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro. Jen vikipediisto B opinias ke la dato estis la 3-a de decembro kaj ŝanĝas tion. A vidas la redakton, opinias ĝin erara kaj denove enmetas la 15-an de decembro. B, kolere, "malfaras" tion kaj skribas denove "3-a de decembro". Kaj tiel plu.
Kial redaktomilito estas malŝatata?
Redaktomilito estas tre negativa okazo, ĉar:
- Labortempo estas malŝparata.
- Redaktomilito donas malbonan impreson pri la militantoj.
- Aliaj vikipediistoj malfacile povas redakti la paĝon.
- La historio de la paĝo fariĝas longa kaj malfacile superrigardebla.
- Ĉiu unuopa versio de paĝo kostas retspacon (ĉe longaj artikoloj tio estas surprize multe!).
Kiel oni evitas aŭ solvas redaktomiliton?
- Konsultu kun la "oponanto" per la diskutpaĝo aŭ per retpoŝto.
- Konsultu fakliteraturon.
- Petu aliajn vikipediistojn pri komento.
- Lasu la paĝon dum kelke da tempo, kaj poste revenu kun pli da trankvilo.
Bonŝance, en Vikipedio en Esperanto redaktomilitoj estas maloftaj.
Vidu ankaŭ
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub