Vikipedio por vi

Vikipedio por Vi - Kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas - Ziko van Dijk, konata (ne nur) en Esperanta medio kiel historiisto kaj vikipediisto, verkis 60-paĝan A5-formatan libreton, kiu estas eldonita 1000-ekzemplere.

Vikipedio por Vi
AŭtoroZiko van Dijk
Eldonjaro2008
UrboPartizánske
EldonintoE@I
Paĝoj64
ISBN978-80-89366-01-9
vdr

Enhavo

Temas pri detala verko, kiu klarigas la fenomenon "Vikipedio" helpe de multaj konsiloj, klarigoj, kaj paŝon post paŝo gvidas la leganton, faciligante ne nur la uzadon de tiu reta enciklopedio sed ankaŭ la aktivan kontribuadon.

  1. Enkonduko
  2. Bazaj kapabloj
  3. La fenomeno Vikipedio
  4. Legi Vikipedion
  5. Kontribui al Vikipedio
  6. Uzi bildojn
  7. Kion fari nun
  8. Vortlisto
  9. Fontindikoj kaj dankoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj