Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo

Viktoro-Emanuelo la 1-a de Savojo (itale Vittorio Emanuele) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino,je la 24-a de julio 1759 kaj mortis en Moncalieri je la 10-a de januaro 1824.

Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo
5-a reĝo de Sardio
Persona informo
Vittorio Emanuele I
Naskiĝo24-an de julio 1759 (1759-07-24)
en Torino
Morto10-an de januaro 1824 (1824-01-10) (64-jaraĝa)
en Moncalieri
TomboBaziliko de Superga vd
Religiokatolika eklezio vd
Familio
DinastioSavoja dinastio vd
PatroViktoro Amadeo la 3-a de Savojo vd
PatrinoMaria Antonia Ferdinanda de Hispanio vd
GefratojMaria Anna of Savoy • Marie Joséphine of Savoy • Maria-Terezo de Savojo • Princess Maria Carolina of Savoy • Karlo Emanuelo la 4-a de SavojoKarlo Felikso de Savojo • Giuseppe Benedetto, Count of Asti • Prince Maurizio, Duke of Montferrat • Amedeus Alexander of Savoy • Maria Elisabetta Carlotta of Savoy vd
Edz(in)oMaria Theresa of Austria-Este vd
InfanojMaria Beatrice of Savoy, Duchess of Modena • Maria Teresa, Duchess Consort of Parma • Empress Maria Anna of Austria • Maria Kristina de Savojo • Princess Maria Adelaide of Savoy • Prince Carlo Emanuele of Savoy • unknown daughter di Savoia vd
Profesio
Alia nomoil Tenacissimo vd
Okuporeĝo vd
Duko de Savojo
Dum1819-1824
AntaŭuloKarlo Emanuelo la 4-a
SekvantoKarlo Felikso
5-a Reĝo de Sardio
Dum1802-1821
AntaŭuloKarlo Emanuelo la 4-a
SekvantoKarlo Felikso
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Viktoro-Emanuelo I

Li estis la filo de la reĝo de Sardio Viktoro-Amadeo la 3-a (1726-1796) kaj de lia edzino Maria-Antonino de Hispanio (1729-1785).

Li fariĝis duko de Aosto1780), markizo de Rivoli (1792), markizo de Pianezza (1793), hereda princo de Sardio (1796-1802), 5-a reĝo de Sardio kaj duko de Savojo (1802-1821).

Li edziĝis en Torino je la 25-a de aprilo 1789 kun la granda dukino Maria-Terezo de Aŭstrio-Esto (1773-1832), kaj ili havis 7 gefilojn :

Li aktive partoprenis la ofensivon de la sardaj trupoj en Savojo dum 1793. Sed ekde 1796 la konkeroj de la francaj armeoj revoluciaj reduktis la reĝlandon de Sardio al ĝia insula parto kaj li rifuĝis kun la tuta reĝa familio en Sardio de 1799 ĝis 1814, kiam li povis reokupi la kontinentan parton (Piemonto kaj Savojo) post la defalo de la franca imperiestro Napoleono la 1-a. Li poste ricevis en 1815 la respublikon de Ĝenovo per la traktato de Vieno. Sed ĉar li nenion faris ĝis 1814 kaj fanfaronis, ke li "dormis ekde 1792", la popolo donis al li la mokan kromnomon de "reĝo de marmotoj".

Instige de sia edzino, li regis persone laŭ reakcia programo kaj eksoficigis en 1817 la ministron Vallaise, kiu celis pli kolektivan regadon. Fakte li opinialternis inter la diversaj klanoj de la kortego sed ĉiam oponis Aŭstrio-Hungarion interne kaj ekstere.

Malamanta la demokratiajn idealojn kaj minacata de revolucia ribelo en 1821, li preferis abdiki je la 13-a de marto 1821 favore al sia frato Karlo Felikso ol konsenti konstitucion al siaj regnanoj. Li poste ekziliĝis portempe sed revenis al Piemonto en 1822.

Li mortis en 1824 kaj estas entombigita en la Baziliko de Superga.

Savoja Blazono en 1815

Eksteraj ligiloj