Villar de Cañas

Villar de Cañas [bijAr dekAnjas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villar de Cañas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo16433
Retpaĝarowww.villardecanas.es
Politiko
UrbestroJosé María Saiz Lozano (PP)
Demografio
Loĝantaro479  (2013)
Loĝdenso6,78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 2° 34′ U (mapo)39.778888888889-2.566111111111139° 47′ N, 2° 34′ U (mapo) [+]
Alto820 m [+]
Areo70,60 km² (7 060 ha)
HorzonoUTC+01:00 [+]
Villar de Cañas (Provinco Kvenko)
Villar de Cañas (Provinco Kvenko)
DEC
Situo de Villar de Cañas
Villar de Cañas (Hispanio)
Villar de Cañas (Hispanio)
DEC
Situo de Villar de Cañas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar de Cañas [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Loĝantoj

La censita loĝantaro en 2013 estis de 479 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,78 loĝ/km².

Situo

Villar de Cañas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 820 m; je 68 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, kaj je 132 km el Albacete, je 137 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 152 km el Toledo, regiona ĉefurbo, je 153 km el Guadalajara kaj je 179 el Ciudad Real. La areo de ties teritorio estas de 70.60 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°46′44″N 2°33′58″O.

Limoj

Villar de Cañas limas kun la jenaj municipoj (laŭ la horloĝmontrila direkto): Zafra de Záncara-Villares del Saz-Montalbanejo-Alconchel de la Estrella-Villarejo de Fuentes-Montalbo.

Hidrografio

Villar de Cañas troviĝas sur la hidrografia baseno de la rivero Guadiana. Ties alfluanto Záncara fluas tra la teritorio de Villar de Cañas el nordo al sudsudokcidento.

Historio

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villar de Cañas super 1,730 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Villar de Cañas kie oni falis al la nunaj 479.

Radiaktiva rubejo

La 27-a de januaro de 2010 la konsilantaro aprobis kandidatiĝon por stokejo de radiaktiva rubo.[1] -Almacén Temporal Centralizado-ATC. Tion faris ankaŭ aliaj 10 municipoj en la tuta lando, kaj la Hispana Registaro elektis tiun la 30-a de decembro de 2011. Je 8 km estas La Lageto El Hito, protektita de la reto Natura 2000.

Okazis reagoj kaj favoraj kaj kontraŭaj al la iniciato. Inter kontraŭaj estas de sociaj, politikaj kaj sindikataj organizoj, kaj oni kreis platformon kontraŭ la ATC (atomruba stokejo).[2] Favorantoj rimarkigas investon de 700 milionoj de eŭroj kiuj espereble plibonigus la lokan ekonomion.[3]

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj

Vidu ankaŭ