Provinco Kvenko

provinco de Hispanio

Kvenko (hispane Cuenca, kŭEnka) estas provinco de la centra Hispanio, en la orienta parto de la regiono de Kastilio-Manĉo. Ties etendo okupas 17 141 km².

Provinco Kvenko
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboKvenko
- koordinatoj, 2° U (mapo)40-240° N, 2° U (mapo)
Plej alta punktocerro San Felipe [+]
- alteco1 839 msnm [+]
Plej malalta punktoCabriel [+]
- malalteco480 msnm [+]
Areo17 141 km² (1 714 100 ha) [+]

Loĝantaro198 718 [+] (2017)
Denseco11,59 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroBenjamín Prieto Valencia

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo16 [+]
ISO 3166-2ES-CU

Provinco Kvenko (Tero)
Provinco Kvenko (Tero)

Provinco Kvenko (Provinco Kvenko)
Provinco Kvenko (Provinco Kvenko)
DEC
Provinco Kvenko
Provinco Kvenko

Map
Provinco Kvenko

Vikimedia Komunejo:  Province of Cuenca [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Limas kun la provincoj Valencio, Albaceto, Reĝurbo, Toledo, Madrido, Gvadalaĥaro, kaj Teruelo.

Estas populacio de 217 716 personoj (laŭ la Nacia Instituto de Statistiko de Hispanio 2010) en la provinco. Ties ĉefurbo estas Kvenko, kie loĝas preskaŭ kvarono de la populacio de la provinco. Estas 238 municipoj en tiu provinco.

Ĉefaj riveroj estas la rivero Júcar kaj ties alfluanto, Cabriel kaj ankaŭ alfluantoj de la rivero Gvadiano (nome Cigüela, Záncara) kaj de la rivero Taĵo (nome Guadiela, kaj Cuervo).

Kvenko, kun malriĉa ekonomio ĉefe pro longdaŭra elmigrado, ŝajne rekuperiĝas lastatempe danke al turismo kaj al progresa diskonigado de ties rimarkindaj pejzaĝoj kaj rimedoj. La ekonomio estis tradicie centrita en la agrikulturo kaj la forstado: cerealoj, vitejoj, olivarboj, safrano, ajloj, kikeroj, lentoj, fungoj (Villanueva de la Jara, Altarejos, Las Pedroñeras, Los Hinojosos, Mota del Cuervo, Puebla de Almenara). La industrio centriĝas ĉefe en la sektoro devena de la forsta riĉo kvenka: segilejoj (Kvenko, Almodóvar del Pinar) kaj rezinoj (Kvenko, Arcos de la Sierra). Ties fontoj de minerala akvo de granda kvalito, ĉefe norde de la provinco, ebligas industrion pri enboteligo de kreska gravo (ekzemple, ĉe Beteta kaj Huerta del Marquesado).

Estas en ties teritorio la akvorezervejoj de Buendía, La Toba, Alarcón kaj Contreras kiuj lastatempe estas en malfacila situacio.[1]

Komarkoj

Komarkoj de Kvenko
OrdoKomarkoAreoĈefurbo
Kvenka AlkarioAlkarioHuete
Kvenka ManĉoSupra ManĉoTarancón-San Clemente
Kvenka ManĉetoManĉetoMotilla del Palancar
Serranía AltaSerranía de CuencaTragacete
Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía BajaSerranía de CuencaKvenko









Municipoj

Municipoj kun pli ol 1000 loĝantoj laŭ la maldekstra listordo
Komarkoj de Provinco Kvenko: markita oranĝe Manĉeto, poste laŭ la horloĝa direkto Kvenka Manĉo, Alkario, kaj la du montaraj komarkoj
Municipoj de Kvenko kun pli ol 1000 loĝantoj (INE 2010)
NomoUrboKomarko
1.Kvenko56.189Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
2.Tarancón15.732Kvenka Manĉo
3.Quintanar del Rey7.910Kvenka Manĉo
4.Las Pedroñeras7.228Kvenka Manĉo
5.San Clemente7.204Kvenka Manĉo
6.Mota del Cuervo6.304Kvenka Manĉo
7.Motilla del Palancar6.195Kvenka Manĉeto
8.Iniesta4.694Kvenka Manĉeto
9.Horcajo de Santiago4.162Kvenka Manĉo
10.Casasimarro3.361Kvenka Manĉeto
11.Villamayor de Santiago3.068Kvenka Manĉo
12.El Provencio2.771Kvenka Manĉo
13.Minglanilla2.669Kvenka Manĉeto
14.Las Mesas2.563Kvenka Manĉo
15.Belmonte2.234Kvenka Manĉo
16.Villanueva de la Jara2.231Kvenka Manĉeto
17.Huete2.034Alkario
18.La Alberca de Záncara1.976Kvenka Manĉo
19.Sisante1.960Kvenka Manĉeto
20.Ledaña1.931Kvenka Manĉeto
21.Honrubia1.761Kvenka Manĉo
22.Las Valeras1.671Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
23.Campillo de Altobuey1.576Kvenka Manĉeto
24.Casas de Fernando Alonso1.503Kvenka Manĉo
25.Landete1.376Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
26.Arcas del Villar1.354Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
27.Fuente de Pedro Naharro1.330Kvenka Manĉo
28.El Pedernoso1.304Kvenka Manĉo
29.San Lorenzo de la Parrilla1.288Kvenka Manĉo
30.Valverde de Júcar1.280Kvenka Manĉo
31.Villar de Olalla1.202Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
32.Villalpardo1.143Kvenka Manĉeto
33.Priego1.124Alkario
34.Barajas de Melo1.065Alkario
35.Casas de Benítez1.055Kvenka Manĉeto
36.Talayuelas1.049Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
37.Los Hinojosos1.001Kvenka Manĉo

Naturo

40° 00′ N 2° 00′ U / 40.000 °N, 2.000 °U / 40.000; -2.000 (mapo)

Vidu ankaŭ

Notoj