Vivkvalito (medicino)

Vivkvalito rilata al sano povas esti difinita kiel "subjektiva pritakso fare de individuo de influo de la stato de lia sano, medicina helpo kaj agoj, celantaj subtenon de lia sano, lian kapablon konservi nivelon de funkciado, ebligantan atingi gravajn vivocelojn" (difino de S. Shumaker kaj M. Naughton)[1].

Koncepto

Nemalofte ŝanĝoj de indicoj de vivkvalito antaŭas klinikajn manifestiĝojn de malsano, do ili povas esti uzataj kiel aldonaj kriterioj por pritaksi efikecon de la terapio jam en fruaj etapoj[2]. En 1982 R. Kaplan kaj J. Bush proponis terminon "vivkvalito rilata al sano" por difini aspektojn de vivkvalito, rekte ligitajn al sanstato kaj nivelo de sanservo[3]. Vivkvalito, taksita de la paciento mem, aldoniĝas al tradicia medicina konkludo, ebligante ricevi pli objektivan kaj kompletan pritakson de la sanstato[4][5]. Tre gravas ke dum tiu ĉi pritakso ne estu konsiderataj opinioj de parencoj, medicinistoj aŭ ĉirkaŭuloj.

Fine de la 20-a jarcento koncepto de vivkvalito rilata al sano formiĝis kiel bazita ĉefe sur negativaj aspektoj, pro kio ĝi foje estas nomata "esploro de kvin D": malsano (angle Disease), morto (angle Death), handikapeco (angle Disability), malkomforto (angle Discomfort) kaj malkontento (angle Dissatisfaction)[6].

Enketiloj

Por ĝuste pritaksi vivkvaliton de pacientoj oni uzas enketilojn, spegulantajn respondon de individuo al fizikaj, psikaj kaj socialaj influoj, kiujn li spertas en ĉiutaga vivo[7]. Enketiloj povas esti ĝeneralaj aŭ specifaj (celantaj konkretan malsanon). La lastaj estas pli sensivaj kaj precizaj, do oni uzas ilin por pritaksi efikecon de konkreta kuracmetodo kaj dum klinikaj esploroj de kuraciloj.

Vidu ankaŭ

Referencoj