Volodimir Svidzinskij

SVIDZINSKIJ Volodimir ukraine Володимир Свідзінський (1885-1941) - poeto-simbolisto, majstro de lirika et-formo, tradukisto. Lernis en seminario, finis Komercan Instituton en Kievo. Laboris kiel ŝtatoficisto, de 1925 - en Ŝtata Eldonejo de Ukrainio. Pereis en 1941 dum evakuado en Ĥarkivo.

Volodimir Svidzinskij
Persona informo
Naskiĝo26-an de septembro 1885 (1885-09-26)
en Maianiv
Morto18-an de oktobro 1941 (1941-10-18) (56-jaraĝa)
en Shestakove
Lingvojukrainapolalatinafrancaanglagermanaantikva greka vd
ŜtatanecoRusia ImperioSovetunio vd
Profesio
Okupoverkisto • poeto • tradukisto vd
Aktiva dum1912– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La unua vers-kolekto "Lirikaj poemoj" aperis en 1922, sekvantaj - en 1927, 1940. Aro de mirakle savitaj en Sovetio poemoj estis eldonitaj Munkeno (1975). Komencis kiel simbolisto, poste transiris al superrealismo kun klasikaj formoj. Oficiala sovetis kritiko riproĉis, ke li "estis ekster tempo kaj spaco".

Tradukis de antikva literaturo, ankaŭ de la lingvoj franca, germana, pola, rusa.

Grandan aron de liaj poemoj esperantigis Kris Long.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.