Wii Sports

Wii Sports estas sporta videoludo kreita kaj eldonita de Nintendo. Ĝi aperas samtempe kiel la videoludilo Wii.[1] La ludo estis unue lanĉita en Nordameriko kun la Wii en la 19a de Novembro 2006. Ĝi poste aperis en Japanujo, Aŭstralio kaj Eŭropo en la posta monato. La ludo estis vendita kune kun la videoludilo en ĉiuj regionoj, krom en Japanujo kaj Sud-Koreujo.[2] Pro tio, ĝi estas la unua ludo kunvendita kun videoludilo por ties lanĉo ekde Mario's Tennis por Virtual Boy en 1995. Wii Sports nun estas havebla sola en la kolekto Nintendo Selects kaj ne plu estas vendita kun la Wii.

Wii Sports

DisvolvoNintendo Entertainment Analysis & Development
EldonintoNintendo
DistribuoNintendo eShop
MuzikoKazumi Totaka
ProduktoroMijamoto Ŝigeru
SerioWii
Sekvita deWii Sports Resort
PlatformoWii
Ĝenrosporta videoludo
Ludomanieromultludista videoludo
RegiloWii Remote
PEGI-klasifikoPEGI 7
ESRB-klasifikoEveryone (Ĉiuj)
vdr

La ludo imitas kvin sportojn, kiuj celas montri la kapablojn de la regilo Wii Remote de la Wii al novaj ludantoj. La kvin sportoj estas teniso, basbalo, kegloludo, golfo kaj boksado. Ludantoj uzas la Wii Remote por imiti realvivajn agojn, kiel frapi pilkon per batilo.[3] La reguloj de ĉiu ludo estas simpligitaj por ke ili estus facile alireblaj al la ludantoj.[2] La ludo havas plurajn reĝimojn, kiel trejnado kaj ekzercado, kiuj permesas kontroli la progresojn de la ludanto en la diversaj sportoj.[4]

Entute, Wii Sports estis bone recenzita fare de la gazetaro. Ĝi ricevis premiojn de la ĝenerala kaj videoluda komunumoj. Ĝi estas la tria plej vendita videoludo malantaŭ Tetris kaj Minecraft. En Aprilo 2013, ĝi estas la plej bone vendita ludo ene de unu videoludilo, la lasta estinte Super Mario Bros. de Nintendo.[5] En la 30-a de Septembro 2016, oni vendis pli ol 82,79 milionojn da kopioj tutmonde.[6] Wii Sports estis menciita televide en reklamoj por la Wii, novaĵraportoj kaj aliaj programoj.[7][8][9][10]

La ludo iĝis populara rimedo por sociaj renkontiĝoj kaj konkursoj inter diversaĝaj ludantoj.[8][11][12] La ludo Wii Sports Resort sekvas ĝin. Tiu sekva ludo aperis en 2009 kaj uzas la kapablojn de Wii MotionPlus por pli precizaj movoj ene de aliaj sportoj. Wii Sports estis rekreita en 2013 kun aldonaj grafikaj detaloj por Wii U sub la nomo Wii Sports Club.

Referencoj