Wilhelm Maybach

Wilhelm Maybach (naskiĝis la 9-an de februaro 1846 en Hajlbrono, mortis la 29-an de decembro 1929 en Stutgarto) estis germana inĝeniero kaj entreprenestro Li estis amiko, disĉiplo kaj kunlaboranto de Gottlieb Daimler, eltrovisto de la eksplodmotoro. Li estis fondinto de la aŭtomobila firmao Maybach.

Wilhelm Maybach
Wilhelm Maybach en 1900
Wilhelm Maybach en 1900
Wilhelm Maybach en 1900
Persona informo
NomoWilhelm Maybach
Dato de naskiĝo9-a de februaro 1846
NaskiĝlokoHajlbrono
Dato de morto29-a de decembro 1929
MortolokoStutgarto
Aĝo je morto83
Okupoj kaj profesioj
Okupojinĝeniero kaj entreprenestro
Geografio
ŜtatoGermanio
Familio
InfanoKarl Maybach [+]
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoNacia Inventista Halo de Famo, honorary doctorate from the University of Stuttgart, Grashof Commemorative Medal [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Kiam li estis 10-jaraĝa, li iĝis orfano kaj estis akceptita de karitata organizaĵo kaj lernis en la "Bruderhaus" de Reutlingen, kies direktoro Gustav Werner kuraĝigis liajntalentojn pri tekniko. En 1865, li amikiĝis kun Gottlieb Daimler, por kiu li laboriskiel inĝeniero pri eksplodmotoroj. En 1869, ambaŭ laboris en Karlsruhe, en fabriko mastrita de Nikolaus Otto. Ili konceptis malpezajn motorojn por teraj kaj aeraj veturiloj, kaj malvolvis motoron uzantan lumgason.

En 1872, Gottlieb Daimler kaj Nikolaus Otto asociiĝis por fondi la firmaon Deutz AG, Wilhelm Maybach sekvis ilin.

En 1882, Gottlieb Daimler kaj Wilhelm Maybach fondis ilian propran fabrikon,ili plibonigis la kvartaktan motoron deBeau de Rochas. En 1885 ili fabrikis la unuanmotorciklon (el ligno), kaj muntis ilian motoron al ŝipo, sledo,ĉevaltira veturilo, tramoj kajfajroestingistaj pumpiloj.

En 1889 ili finpretigis la Stahlradwagen[1], unua aŭtomobilo kun eksplodmotoro kaj karburilo, prezentita en laInternacia ekspozicio de Parizo de 1889.

En 1890 Gottlieb Daimler fondis la firmaon Daimler Motoren Gesellschaft kies ĉef-inĝeniero Maybach estis. Post la morto de Gottlieb Daimler (1900), Maybach asociiĝis kun ties filo Paul Daimler. Li konceptis novan vetkuran aŭtomobilon por laaŭsto-hungara konsulo kaj aferistoEmil Jellinek, kiu kromnomis la veturilon: "Mecedes" persona nomode sia filino. Emil Jellinek aniĝis la administrantaron de la firmao kaj aĉetisrajtojn por subvendi tiajn aŭtomobilojn sub la marko Mercedes-Benz.

En 1907, Wilhelm Maybach maldungiĝis el Daimler Motoren Gesellschaft, kaj kun siafilo Karl Maybach, li fondis la fabrikon de motoroj kaj aŭtomobiloj Maybach,Li entreprenis konstruon de motoroj por zepelinoj kaj, pli malfrue, de luksaj aŭtomobiloj.

En 1912, li instaliĝis en Friedrichshafen kaj iom pos tiom lasis la mastradon de la firmao al sia filo.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj