William Stukeley

William STUKELEY membro de la Reĝa Societo de Londono (7a Novembro 1687 – 3a Marto 1765) estis angla antikvaĵisto kaj pioniro de arkeologia priserĉado de prahistoriaj monumentoj de Stonehenge kaj Avebury, laboro por kiu li estis memorita kiel "probable... la plej grava el la fruaj pioniroj de la fako arkeologio".[1] Stukeley estis ankaŭ unu el unuaj biografistoj de Isaac Newton, kies amiko li estis. Li estis ankaŭ anglikana pastro.

William Stukeley
Persona informo
Naskiĝo7-an de novembro 1687 (1687-11-07)
en Holbeach, Lincolnshire,  Reĝlando Anglio
Morto3-an de marto 1765 (1765-03-03) (77-jaraĝa)
en Kentish Town, Middlesex,  Reĝlando de Granda Britio
Lingvojangla
ŜtatanecoReĝlando de Granda BritioReĝlando Anglio
Alma materKolegio Corpus Christi
Okupo
Okupoantropologo • arkeologo • prahistoriisto • kuracisto
vdr

Interesita en la novmoda organizo de Framasonismo, li mem ekpriskribis sin kiel "druido", kaj malĝuste kredis ke la prahistoriaj megalitaj monumentoj estis parto de la druida religio. Tamen, spite tion li famiĝis kiel grava figuro en la komenca disvolviĝo de la moderna movado konata kiel Druidismo. Li enkondukis la vorton trilito.

Notoj