William Thomas Beckford

kategorio en Vikimedio

William Thomas BECKFORD (la 1-an de Oktobro 1760 – la 2-an de Majo 1844) estis angla romanisto, artokolektisto kaj patrono de verkoj de dekoracia arto, kritikisto, veturverkisto, posedanto de plantejoj kaj foje politikisto, konsiderata foje kiel la plej riĉa komunulo en Anglio. Filo de William Beckford kaj Maria Hamilton, filino de Hon. George Hamilton, li servis kiel Membro de la Parlamento el Wells en 1784–1790 kaj Hindon en 1790–1795 kaj 1806–1820. Li estas memorata kiel aŭtoro de la gotika romano Vathek (1786), konstruinto de la perdita Abatejo Fonthill en Wiltshire kaj de la Turo Lansdown ("Turo de Beckford") en Bath, kaj super ĉio pro sia arta kolekto.

William Thomas Beckford
Persona informo
William Thomas Beckford
Naskiĝo1-an de oktobro 1760 (1760-10-01)
en Wiltshire
Morto2-an de majo 1844 (1844-05-02) (83-jaraĝa)
en Bath
TomboLansdown Cemetery vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoReĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
PatroWilliam Beckford vd
PatrinoMaria Hamilton vd
GefratojElizabeth Hervey vd
Edz(in)oMargaret Gordon vd
InfanojSusan Euphemia Beckford • Margaret Beckford vd
Profesio
Okupoverkistopolitikistoarkitekto • romanisto • plantation owner • artkolektanto vd
Aktiva enLondono vd
Verkado
VerkojVathek vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr