Yếm

Yếm (Jemo?) estas tradicia vjetnama vesto. Origine uzata kiel subvesto. Yếm kompareblas kun miniĉemizo. La yếm estas portata de virinoj el ĉiuj klasoj.

Yếm, de la fronta- kaj malfronta flanko vidata.

Yếm estas fiksata je du lokoj, nome malantaŭe en la nuko kaj sube je la dorso. La fronto de la yếm plej ofte estas en la formo de rombo.

Ne certas, sed verŝajne la yếm devenas el Ĉinio, kie ĝi nomiĝas dùdōu (ĉine: ). La Yếm estas unu el la partoj de la Áo tứ thân, la kvarparta vjetnama robo. Tiuj roboj estas portataj jam ekde la 12-a jarcento .

Yếm kun ronda nuko.

Kvankam la yếm estas portata en ĉiuj klasoj, tame la materialo kaj koloroj estas dependaj de klaso kaj la okazo. La sinjorinoj en la pli malaltaj klasoj portas nigrajn aŭ blankajn yếm-ojn kaj plej ofte estas por ĉiutaga uzado. Por specialaj okazoj plej ofte oni portas ruĝajn aŭ rozkolorajn yếm-ojn. Kelkfoje la yếm havas saketon, en kiu oni povas meti etan flakonon da parfumo.

Nuntempe speciale en la grandaj urboj la yếm pli kaj pli estas forpuŝita de la mamzono, sed en la kamparaj areoj la yếm ankoraŭ estas portata. Sub okcidentaj influoj en la grandaj urboj la yếm pli kaj pli estas uzata kiel supervesto anstataŭ subvesto.