Zoltán Ambrus (verkisto)
Zoltán AMBRUS [ambruŝ], hungare Ambrus Zoltán estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Petőfi, membro de Societo Kisfaludy. Lia dua edzino estis Etelka Benkő.
Zoltán Ambrus | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Ambrus Zoltán | |||||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1861 en Debrecen | ||||
Morto | 28-an de februaro 1932 (71-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis per | Malsano ![]() | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto ![]() | ||||
Lingvoj | hungara • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Hungario Cislajtio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo (–1886) Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1881) Kolegio de Francio (–1886) ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Etelka Benkő (1894–1921) Gizella Tormássy (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Gizella Ambrus (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto theatre critic (en) ![]() prozisto literaturkritikisto tradukisto dramaturgo ![]() | ||||
Laborkampo | Hungara literaturo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zoltán Ambrus naskiĝis la 22-an de februaro 1861 en Debrecen, li mortis la 28-an de februaro 1932 en Budapeŝto.
Biografio
Li frekventis gimnaziojn en Nagykároly kaj Budapeŝto, universitatojn en Budapeŝto kaj Sorbonne. Hejmenveninta li komencis ĵurnaladi en revuoj, poste ankaŭ redaktadis kaj estis unu el la fondintoj de Nyugat. Inter 1917-1922 li estris la Nacian Teatron. Lia stilo similis al Gustave Flaubert, Guy de Maupassant kaj Anatole France. Resume li verkis 16 volumojn.
Verkoj (elekto)
- Midás király I-II (Reĝo Midaso), debuta prozo, 1891, 1906, 1967
- Giroflé és Girofla (Giroflé kaj Girofla), ĉefverko, romano, 1911
- Berzsenyi báró és családja (Barono Berzsenyi kaj lia familio), prozo, 1902
- A tóparti gyilkosság (Murdo ĉe la lagobordo), elektitaj noveloj, 1961
- A türelmes Grizeldisz (La pacienca Grizeldis), prozo, 1978
En Esperanto aperis
- Hungara Antologio 1933: novelo: La monaĥo predikas akvon
- libroforme aperis: La bazaro brulas
Fontoj
- Hungara Vikipedio
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka