Zu al-Karnajn

Zu al-KarnajnDhu al-Qarnayn, (arabe ذُو ٱلْقَرْنَيْن Ḏū al-Qarnayn, IPA [ðuː‿l.qar.najn]), laŭvorte: "La dukornulo"), literumita ankaŭ Zu al-Qarnayn, aperas en Korano, Surah Al-Kahf (18), Ayah 83-101, kiel iu kiu veturis orienten kaj okcidenten kaj starigis muron inter la homaro kaj Gog kaj Magog (nome Ja'ĝuĝ kaj Ma'ĝuĝ)).[1] Aliloke la Korano diras kiel la tempofino estos signalita pere de la liberigo de Gog kaj Magog el malantaŭ la muro, kaj aliaj apokalipsaj verkoj informas, ke la fordetruego fare de Dio okazos en unusola nokto en la Tago de Resurekto (Jaŭm al-Qijāmah).[2]

Zu al-Karnajn
homo • homo eble fikcia • mita persono • korana persono
VerkoKorano
Informoj
Eble samaAleksandro la GrandaCiro la 2-a • Imru' al-Qays ibn 'Amr • Mesio filo de Jozefo • HeraklioDario la 1-aGilgameŝMoseo • Oghuz Khagan
Seksovira
Religiomonoteismo
Okupomilitestro
MalamikojGog kaj Magog laŭ Islamo
vdr

Fruaj islamaj komentistoj kaj historiistoj asimilis Zu al-Karnajn al kelkaj tre diversaj figuroj, inter kiuj Aleksandro la Granda, la Partia reĝo Kisrunis,[3] la sud-arabia Himjara reĝo Sa'b Dhu Marathid, kaj la nord-arabia Laĥmida reĝo al-Mundhir ibn Imru al-Qays.[4] Kelkaj argumentas, ke la origino de la korana historio kuŝas en la Siriaka Aleksandra Legendo,[5] sed aliaj malkonsentas citante datajn malkongruojn kaj perditajn ŝlosilajn elementojn.[6][7] Kelkaj nuntempaj islamaj fakuloj estas favorantaj al identigo kun Ciro la Granda.[8]

Referencoj

Literaturo