Zwickau

komunumo de Saksio en Germanio

Zwickau [CVIkaŭ] - en la saksa dialekto de la germana ankaŭ „Zwigge“ - estas urba komunumo en Saksio, federacia lando de Germanio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 87 172 loĝantojn. Ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 ĝi havis la statuson de eksterdistrikta urbo, ekde tiam ĝi estas la administra centro de nova distrikto Zwickau.

Zwickau
Blazono
Zwickau (Germanio)
Zwickau (Germanio)
DEC

Map

Flago
granda distrikturbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia landoSaksio
DistriktoDistrikto Zwickau
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo0375, 03761 (urboparto Hartmannsdorf), 037604 (urboparto Oberrothenbach)
Poŝtkodo08056–08067
Aŭtomobila kodoZ, WDA
Oficiala Municipokodo14524330
NUTSDED13
Subdivido5 urbodistriktoj kun 35 urbopartoj (kvartaloj)
Politiko
KomunumestroPia Findeiß
Partio de komunumestroSPD
Adreso de la administrejoHauptmarkt 1
08056 Zwickau
Demografio
Loĝantaro87172 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 12° 30′ O (mapo)50.71888888888912.49611111111150° 43′ N, 12° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo267 m
Areo102,54 km²
Oficiala retejohttps://www.zwickau.de/
vdr

Unuafoje dokumente menciita en la jaro 1118, ĝi rapide evoluis al fama komercocentro. Al tio kontribuis minekspluato kaj diversspecaj metiejoj, same kiel la favora situo apud la komercostrato inter Altenburg kaj Prago. En la 19-a jarcento Zwickau evoluis al grava industria centro de Saksio.

Monumento pri Robert Schumann

Zwickau estas la naskiĝurbo de la komponisto Robert Schumann. En la domo, kie li naskiĝis, nuntempe troviĝas muzeo pri li kaj lia edzino, la pianistino Clara Wieck.

En Zwickau vivis la luterana komponisto de ekleziaj kantoj Gotthard Schuster, kiu naskiĝis en Langenhessen dum 1674 kaj mortis en Zwickau dum 1761.

Iom da statistiko

Situo: 50° 44’ NO, 12° 29’ OR
Loĝantaro: 95.841 (decembro 2007)
Alteco: averaĝe 263 metrojn super la marnivelo
Areo: 102,54 km²
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj

Famuloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj