Versto (ruse верста́) estas malnov-rusamezurunuo de longo aŭ distanco. Ĝi estas dividita al 500 saĵenoj.
Iam oni difinis la longon de versto surbaze la longo de la ekvatoro: Unu grado sur la ekvatoro havu 104 ⅙ verstojn. Ĉar la ekvatoro longas 40.000 km, versto laŭ tiu difino havas 1066 ⅔ metrojn.
Je la 11-a de oktobro1835, ukazo de rusia imperiestro Nikolao la 1-a "Pri la sistemo de rusiaj mezuroj kaj pezoj" proklamis, ke saĵeno estu egala al sep 7 anglajfutoj, t. e. 2,1336 metroj. Laŭ tio versto estas 1066,8 metrojn longa. La sekva tabelo montras la longojn de versto kaj ĝiaj sub-unuoj, en metroj kaj en la plej malgranda unuo, la verŝoko: