Camilla Läckberg
Jean Edith Camilla LÄCKBERG Sköld [kamila lekberj] (naskita la 30an de aŭgusto 1974) estas sveda krimromana verkisto. Multaj el la libroj de Läckberg okazas en aŭ ĉirkaŭ ŝia naskiĝloko, Fjällbacka, urbeto sur la sveda okcidenta marbordo, kaj iliaj protagonistoj estas la policisto Patrik Hedström kaj la verkisto Erica Falck. Je la fruaj 2010-aj jaroj, ŝia laboro estis tradukita al pli ol 40 lingvoj en 60 landoj [1][2][3]. Ŝi estis nomita "la roka stelo de Norda noir" kaj la sveda Agatha Christie [4].
Camilla Läckberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Camilla Läckberg | |||||
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1974 (49-jaraĝa) en Fjällbacka | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Göteborg - ekonomiko ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Martin Melin (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto televida prezentisto romanisto ekonomikisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 2003– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0b/2011-07-14_Fjellbacka_kirke_3.jpg/220px-2011-07-14_Fjellbacka_kirke_3.jpg)
La temo de ŝiaj libroj ĉiam komenciĝas per murdo, kaj dum la enketo la sekretoj kaj mizeroj de la protagonistoj, loĝantoj de Fjällbacka, aperas. Foje ŝi iras reen al la pasinteco por trovi la originojn kaj kaŭzojn de krimoj.
Ŝi debutis en 2003 kun Isprinsessan (La Glacia Princino) kaj poste publikigis pliajn naŭ romanojn en la populara Fjällbacka-serio.