15.11. Parizo: generalo Józef Haller subskribis komunikaĵon pri ekesto de komisiono registranta dokumentojn pri la germana invado en Pollandon; Komitato de Ministroj por Aferoj de la Lando decidis turni sin al Usono kaj aliaj ŝtatoj kun peto pri materia helpo al loĝantaro de okupata Pollando
17.11. Baile Herculane (Rumanio): el letero de estinaj ĉefministro generalo Felicjan Sławoj Składkowski kaj vicĉefministro Eugeniusz Kwiatkowski al prezidento Władysław Raczkiewicz: Tial ni kun la tuta forto reĵetas provon de la prezidanto de ministra konsilio - (generalo Władysław Sikorski) - nomi nin "la registaro de nacia malvenko"
30.11. Władysław Raczkiewicz nome de la pola ekzila registaro dekretis pri malvalideco de la leĝaj aktoj eldonitaj de okupaciaj regopovoj de Germanio, Slovakio, Litovio kaj Sovetunio, kaj ankaŭ dekretis pri respondeco de oficiroj dum la invado en Pollandon kreante Armean Tribunalon, kies prezidanto iĝis generalo Józef Haller; Angers: generalo Władysław Sikorski responde al ĉefministro generalo Felicjan Sławoj Składkowski kaj ministro pri armeaj aferoj generalo Tadeusz Kasprzycki rifuzis aktivan soldatservon
1940
14.01. Ministro pri eksteraj aferoj August Zaleski finis en Londono interŝtatan parolon polan-britan, dum kiu li anoncis flanke de polaj regopovoj la militan helpon al Finnlando batalanta kontraŭ Sovetunio
31.05. Parizo: "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta): Centro de Informado kaj Dokumentado de la pola ekzila registaro avertas pri sendado de leteroj, poŝtkartoj kaj telegramoj aŭ pakaĵoj al polaj civitanoj, restantaj sub la soveta okupado de Pollando - kio minacas ilin pri senskrupula persekutado
27-an de julio en Londono aperis unua en Britio n-ro de "Dziennik Ustaw Rzeczpospolitaj Polskiej" (Leĝ-Gazeto de Pola Respubliko) post evakuo de Francio
La 9-an de aŭgusto dum dutaga konferenco de Nacia Konsilio pola ministro pri socia protekto listigis nombron de polaj rifuĝintoj: en neokupata Francio - 11 mil, Rumanio - 5 mil, Hungario - 4 mil, Britio - 3 mil, Jugoslavio - 1 mil, Portugalio - 1 mil, Hispanio 600, Alĝerio kaj Maroko - 500
La 13-an de aŭgusto: de Londono brita ministro pri ekonomia milito Hugh Dalton per radio ekparolis al Pollando en la pola lingvo
La 15-an de aŭgusto la ĥoro de Pola Militistaro koncertis en Edinburgo
La 27-an de septembro el Londono Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski skribis al komandanto de Skadro 303 okaze de pafalterigo fare de poloj de la 100-a germana aviadilo dum apenaŭ unu monato kadre de la Batalo de Anglio
La 10-a de oktobro en Londono "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta) prezentis artikolon de Tymon Terlecki: Septembra Kampanjo daŭras kun sciigo, laŭ "Gazeta Katolicka" en Winnipeg, ke usonaj poloj ofte trairas al kanada armeo kaj populara bildliteraturo en pola gazetaro anstataŭigis Tarzanon per polaj soldatoj batalantaj kontraŭ germanoj; Supera komandanto divizia generalo Władysław Sikorski nomumis komandanton de Memstara Brigado de Karpat-Pafistoj Stanisław Kopański ĝis brigada generalo
La 1-an de novembro poloj en Britio voĉdonis pri kreo de pola kuracista fakultato ĉe la Universitato de Edinburgo; aperis laŭvica monografia n-ro de "Polish Fortnightly Review" dediĉita tute al la germana okupado, kun la subtitolo The German Order in Poland
La 6-an de novembro al Usono venis Ignacy Jan Paderewski kiel prezidanto de Nacia Konsilio de Pollando; en Vinipego aperis semajnrevuo "Gazeta Polska w Kanadzie" (Pola Gazeto en Kanado);
21.11.1941: Laŭ iniciato de pola generalo Władysław Sikorski en Londono komenciĝis konferenco kun partopreno de mondpotencoj kaj reprezentantoj de 9 okupataj de Germanio ŝtatoj, dediĉita al krimoj farataj de germanoj
La 11-an de aŭgusto 1943 ambasadoroj de Usono kaj Britio intervenis ĉe la soveta registaro pri renovigo de polaj-sovetaj diplomatiaj rilatoj
La 12-an de februaro 1944 brita ministerio pri informado ĉesis doni paperon por eldonata en Londono pola revuo "Wiadomości" (Sciigoj) ĉar konsideris ĝin "malutila por alianca unueco" (ĝi kritikis Sovetunion)
La 8-an de aŭgusto 1944 ministro de nacia defendo generalo Marian Kukiel informis la polan ekzilan registaron pri la brita rifuzo de "plua helpo" por batalanta Varsovio - britaj regopovoj nur konsentis refunkciigon de flugoj flanke de polaj aviadiloj kun armiloj, nutraĵo kaj aliaj artikloj
La 18-an de aŭgusto 1944 en Londono "Catholic Times" en enkonduka artikolo Warsaw skribis ke la loĝantaro de Varsovio estis traktita de Rusio kiel pionoj sur politika ŝakotabulo por insista premo al la pola ekzila registaro; ministro pri internaj aferoj Władysław Banaczyk diris per radio: Tio, kion germanoj faras nun en Varsovio estas la plej granda fortiĝo de ilia krimeco en periodo de la 5-jara barbara okupado de Pollando
La 21-an de aŭgusto 1944 pola ĉefministro Stanisław Mikołajczyk renkontiĝis kun brita ministro Eden por memorigi, ke Varsovio ekde la 16-a de aŭgusto ricevis neniun helpon, substrekis neceson de amasa helpo kaj diris ke la pola socio ne komprenos ke neeblas aeratako al Varsovio, se samtempe Aliancanaj divizioj tage bombis rafinejon en Czechowice
28.08. Pola ĉefministro Stanisław Mikołajczyk ripetis parolante kun ministro Eden, sugeston de pli frua konferenco el la 22-a de aŭgusto, ke pro manko de formala kontraŭstaro de sovetoj, usonaj aviadiloj amase flugu al Varsovio kun alterigo en sovetaj bazoj;
28.08. Londono: "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" skribis en artikolo Sen komentoj..., ke alvokoj de komandantoj de Pola Enlanda Armeo pri helpo pri bombado kaj malsuprenĵetoj "restis ĝis nun vanaj. Aliancanaj bomboj falis al germanoj ĉie en Eŭropo, eĉ al fabrikoj laborantaj por germanoj sur teritorio de Pollando, bombaviadiloj de RAF atingis eĉ Królewiec. Nur en unu punkto germanoj estis kvazaŭ sekuraj antaŭ aliancanaj bomboj: en regiono de Varsovio". Apenaŭ du tagojn post ekribelo de rumanoj kontraŭ ĝisnunaj aliancanoj (...) ili ricevis helpon, al kiu de 26 tagoj vane atendas Varsovio. Ĉu oni devus dum 5 jaroj esti malamiko, kaj ne la plej fidela aliancano, por akiri helpon?..." - la emfazitaj frazoj post tri tagoj estis forstrekitaj de brita milita cenzuro en Palestino; ĉefministro en ekziloMikołajczyk diris, ke la registaro klopodas pri minimuma helpo: 5 tunoj da municio tage, kiu ne estas liverata; Saint Paul (Minesoto): malfermo de la 10-taga ekspozicio pri la pola subtera movado
1.09. Pola prezidento Władysław Raczkiewicz en radia disaŭdigo rimarkis pri Pollando, ke sojle de la sesa militjaro ripetiĝas tragika situacio pri ĝia batalo por libereco. Varsovio batalas sola; Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski kun akra kritiko de okcidentaj aliancanoj rilate al la ribelo de Varsovio kaj Pollando skribis al soldatoj: Oni metas argumentojn pri perdoj kaj gajnoj. (...) ni rememorigu, ke la polaj pilotoj en la batalo de Anglio spertis pli ol 40% da perdoj. 15% de aviadiloj kaj skipoj pereis dum provoj helpi al Varsovio (...) (britaj gazetoj cenzuris la nombron 40%, generalo Władysław Anders rimarkis ke por novaĵagentejoReutersbritoj falsigis la tekston)
15.09. Dusemajna "Polish Fortnightly Review" sian 100-an numeron tute dediĉis al la batalanta Varsovio, eldonata de Ministerio de Informado kaj Dokumentado de Pola Registaro en Ekzilo
12.10. En "Wiadomości Polskie" unuafoja publikigo de versoDroga (Vojo) de pola poeto Władysław Broniewski, verkita post forlaso de soveta malliberejo
17.01.1945: Pola ĉefministro en ekzilo Władysław Raczkiewicz kune kun ministro sciigis Polan Subteran Ŝtaton ke la registaro kontraŭstaras malkaŝon antaŭ sovetaj regopovoj
12.02.1945: Britaj regopovoj transdonis al la pola ekzila registaro nur parton de la komunikaĵo pri la konferenco de Jalto
W. Rojek (prilaboro): Protokoły posiedzeń Rady Ministrów Rzeczypospolitej Polskiej [1939–1945] (Protokoloj de la kunsidoj de Konsilio de Ministroj de Pola Respubliko), volumoj I–VIII, Krakovo 1994–2008
Historia Rządu Emigracyjnego – Nagłe zerwanie i śmierć Sikorskiego (Historio de Elmigra Registaro - Subita rompo kaj morto de Sikorski), en [1]