La kemia simbolo estas 3H, pli simple ofte ankaŭ T. Kompare al deŭterio, posedas ĝi krom protono ne nur unu, sed du neŭtronojn en la atomkerno. Tiu atomkerno estas nestabila kaj disfalas dum duoniĝa tempo de 12,32 jaroj per emisio de unu elektrono al 3He (beta disfalo). Tricio estas do radioaktiva. Tricia oksido (superpeza akvo) T2O havas bolpunkton ĉe 101,51 °C kaj fandopunkton ĉe 4,48 °C.
Tricio estiĝas en la naturo per neŭtron-bombardo el kosma radiado al la supera tavolo de la atmosfero. En la naturo ekzistas sur la Tero ĉ. 2 - 3,5 kg da tricio.
Nenature ĝi estas produktebla en atomreaktoroj. Tio okazas
per bombardo de 6Li-celo per neŭtronoj en la reaktoro,
per ekstraktado el malvarmiga akvo de pezakva reaktoro, kie ĝi ekzistas kiel "kromprodukto".
Oni uzas la gasforman tricion kun borsilikato kiel lumigaĵon en fermitaj vitrotubetoj. La beta radiado de tricio instigas la borsilikaton al malforta, fosforeska lumestigo. Tiu "malvarmo lumo" havas la teorian vivdaŭron de multaj jardekoj kaj estas aĉetebla en diversaj koloroj sub la komerca nomo Traser. Tricio uzatas kiel lumigaĵo ekz. ankaŭ sur horloĝaj ciferoj, montriloj.