Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: Todos los seres humanos nacen libres e iguales en dignidad y derechos y, dotados como están de razón y conciencia, deben comportarse fraternalmente los unos con los otros.
La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.
Akademio nomata Real Academia Española (Reĝa Akademio Hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latinavulgara de la jaroj 500–1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio,kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kajItalio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavoloneŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj lingvoj.
En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.
Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenasplejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame(precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la samade Tierra del Fuego ĝis Madrido.
Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.
Ĝi estas latin-devena kaj konsistas el 27 literoj, 26 komunaj al angla-askia alfabeto plus la supersignita litero ñ (majuskle, Ñ), kaj 3 digrafoj: ch, ll kaj "rr" .
a, b, c, ch, d, e, f, g, h, i, j, k, l, ll, m, n, ñ, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z.
Nomoj de la literoj/digrafoj, laŭ hispana lingvo: a, be, ce, che, de, e, efe, ge, hache, i, jota, ka, ele, elle (ele doble), eme, ene, eñe, o, pe, ku, erre, ese, te, u, uve (be baja), uve doble, equis, i griega (ye), zeta.
Ekde 1803 la digrafojch, ll, estis konsiderataj apartaj literoj. Ekde 1994digrafoj estas konsiderataj, nur el liter-ordiga vidpunkto, kiel simplaj duliteraj kombinoj.[2] Tamen, ili konservas sian kategorion kiel simboloj de la alfabeto.
cabeza, chamán, curva, lava, lluvia, luna (aktuala sistemo)
Ankaŭ la vortaroj spegulas tiun fakton, tiel ke malnovaj vortaroj havas apartajn ĉapitrojn por ch kaj ll, sed tiuj vortaroj eldonitaj ekde 1994 ne plu havas tiujn ĉapitrojn. La ŝanĝon faciligis la fakto, ke en la hispana ne ekzistas vortoj, en kiuj la kombinojn c-h aŭ l-l oni prononcas aparte, male al la kataluna lingvo, kiu skribe kaj prononce distingas inter ll kaj l·l.
La kombino qu estas konsiderebla digrafo, ĉar q neniam aperas antaŭ alia litero ol u; sed en vortaroj la koncerna sekcio estas titolata nur per q.
Vokaloj povas esti supersignitaj per dekstra korno: á, Á, é, É, í, Í ó, Ó, ú, Ú; kaj krome litero u per tremao: ü, Ü.
Kornoj havas implicon nur en la akcento ene de la vorto (vd. korespondan sekcion) kaj kiel leksika identigilo; sed ili ne ŝanĝas la prononcon de la vokaloj. Tremao signas unu specialan ortografian okazon. Do, supersignitaj vokaloj ne apartenas al alfabeto kiel apartaj simboloj.
En la hispana lingvo, la komenco de kri-frazoj kaj demando-frazoj estas signita per respektive speciala simbolo, kiu reprezentas 180-gradan rotacion de la normala ferma simbolo:
Kri-aperta simbolo: ¡, (U+161), ¡pero qué has hecho!
Demand-aperta simbolo: ¿, (U+191), ¿Dónde he dejado las llaves?
q nur konsistigas la digrafonqu, en la kombinoj que, qui. Ekz.: "requesón", "arquitectura". Ĝi neniam aperas senpere, krom en fremdaj nomoj.
En normala teksto, kie normalaj reguloj de interpunkcio aplikeblas, se majuskligota simbolo estas digrafo, oni majuskligu nur la unuan literon de la digrafo. Ekz.: Chimenea, Llama, Quemadura.
z aperas antaŭ la vokaloj a, o, u kaj antaŭ konsonantoj. Do, la grupoj ze, zi estas ege esceptaj (kurioze, la propra nomo de la litero estas unu tia escepto); ofte esceptoj venas el vortoj pruntitaj el aliaj lingvoj.
n povas aperi antaŭ kiu ajn konsonanto krom p kaj b, kie nepre estu m. Ekz. "empezar". Tio implicas, ke en kunmetitaj vortoj, n ŝanĝiĝas al m se ĝia loko estas antaŭ p, b. Ekzemple "tentempié" (el "tente en pié").
En kunmetitaj vortoj, simpla r duobliĝas se ĝi falas inter du vokaloj. Ekz.: "costarricense" (el "Costa Rica").
Tremaa u (ü) aperas nur en la grupoj güe, güi por signi ke u efektive prononciĝas (vd. korespondan sekcion). Ekz.: "cigüeña".
Korno super vokalo de unusilaba vorto montras alian signifon al senkorna vorto. Ekzemploj:
La hispana lingvo estas fonetika lingvo, en la senco ke ĝia prononco povas esti instruata kiel prononco de individuaj literoj, kun ties esceptoj, algluitaj en vortoj.
La fonemoj de la hispana lingvo povas esti sufiĉe bone reprezentataj per esperantaj fonemoj, krom du-tri esceptoj. Tial, en la jena priskribo estas evitataj oftaj aludoj al Internacia Fonetika Alfabeto.
Vokalaj sonoj estas reprezentataj per literoj: a, e, i, o, u, kiuj havas saman norman prononcon al esperantaj vokaloj, krom la okazoj kiam i, udiftongiĝas.
Krome, izolita aŭ interkonsonanta litero y prononciĝas kiel esperanta i.
Ekzistas nenormaj variantoj en regionoj kie la hispana kunvivas kun aliaj lingvoj kun pli komplikaj vokalaj sistemoj (ekz., la kataluna).
Antaŭ a, o, u kaj antaŭ aliaj konsonantoj ĝi egalas al esperanta k. Ekz. casa [ka-sa], actitud [ak-ti-tud']. En Galegio, pro influo de la galega lingvo, c antaŭ konsonanto ne prononciĝas.
Ĉiam trema, sed kun nuanca forto en la tremeco, laŭ jenaj konsideroj.
Inter vokaloj, ĝi prononciĝas milde, unu-treme, kiel italar. IFA-simbolo: ɾ. Ekz.: pero [pe-ɾo].
Komence de vorto, antaŭ aŭ post konsonanto, kaj fine de vorto, ĝi prononciĝas forte, plur-treme, (samkiel prononcas r-on JoMo). IFA-simbolo: r. Ekzemploj:
recuerdo [re-kŭer-do].
amor [a-mor']
trampa [tram-pa]
En Kubo, eblas foje aŭdi l-sonon surogate al trema sono. Ekz: recuerdo [le-kŭel-do].
Homoj kun langa handikapo, tia ke ili ne kapablas tremigi, surogatigas tremadon per unu el tiuj sonoj: l, d, kartava (franca) r, ŭ.
En transkribo de hispanaj vortoj al Esperanto, oni ofte preteratentas la nuancon pri trem-forteco, ĉar kiaspeca tremado validas por esperanta r[3]. Do, hispana litero r kutime konserviĝas en Esperantaj transkriboj tiel, sen nuancigo.
En kelkaj regionoj de Sudameriko kaj de Hispanio (Manĉo estas bona ekzemplo), s antaŭ k-sono prononciĝas kiel ĥ aŭ h. Ekz.: pescado [peĥ-ka-do] aŭ [peh-ka-do].
Pro influo de apudaj voĉaj fonemoj, ĝia sono povas fariĝi ankaŭ voĉa, do z. Ekz.: rasgo [raz-go].
La pra-prononco de tiu litero estis egala al esperanta v, do frikativa. En regionoj kie la hispana kunvivas kun lingvoj posedantaj ankoraŭ tiun fonemon (ekz. variantoj de la kataluna), eblas aŭdi tian prononcon. Tamen, tia prononco en nur-hispana parolanto estas ofte rigardata kiel afekta. Ekz.: vivo [vi-vo].
Normale ĝi prononciĝas kiel la kombino ks. Ekz.: explosión [eks-plo-sjon'].
En navatla-devenaj vortoj, kiel esperanta ĥ. Ekz.: México [me'-ĥi-ko]. La komento pri laŭregiona mildeco de prononco de j, aplikeblas ankaŭ en tiu ĉi okazo.
En malnovaj skribaĵoj eblas trovi vortojn kun x, kiuj nuntempe skribiĝas per j. Do, en tia okazo, la prononco estas ankaŭ kiel ĥ. Ekz.: Don Quixote (nuntempe Don Quijote) [don ki-ĥo-te].
Laŭnorme, ĝia sono egalas al tiu de konsonanta y, do, proksima al esperanta j. Ekz.: ardilla [ar-di-ja].
En norda Kastilio kaj en Eŭskio eblas aŭdi originalan pra-prononcon, proksiman al kombino gl en la itala vorto gli. Ĝi povas esti proksimume reprezentata de esperanta kombino lj. Ekz.: ardilla [ar-di-lja].
En kelkaj regionoj de Argentino kaj Urugvajo, oni prononcas ĝin multe pli frikative, kun sono pli simila al esperanta ĵ. Ekz.: ardilla [ar-di-ĵa].
Ĉiam aperas inter du vokaloj, kaj reprezentas sonon egalan al forta r, pridiskutitan en la artikolo pri r. Ekz.: perro [pe-ro]. Konsideru ke la diferenco inter pero (sed) kaj perro (hundo), falas sur tiu malsama trem-forteco inter ambaŭ r-sonoj.
La ceteraj konsideroj pri r-sonoj en la koncerna artikolo aplikeblas ankaŭ al tiu ĉi.
Kiel en Esperanto, ĉiu vokalo signas la kernon de unu aparta silabo. Krom se enestas neakcentitaj malfortaj vokaloj i, u apud aliaj vokaloj; tiam, la koresponda malforta vokalo, per diftongiĝo, algluiĝas al la silabo de la najbara vokalo. Ekzemplo:
"periodista" [pe-rjo-dis-ta]; el 5 originalaj vokaloj, 2 kuniĝas en diftongo, el kio rezultas entuto da 4 silaboj.
La akcento falas sur la silabon signitan de la korno. Ekzemploj:
café (2 vokaloj = 2 silaboj) [ka-fe]
álbum (2 vokaloj = 2 silaboj) [al-bum]
estrépito (4 vokaloj = 4 silaboj) [es-tre-pi-to]
Se la korno falas sur malfortan vokalon (i, u) de ebla diftongo, la diftongo rompiĝas kaj la silabo enhavanta la malfortan vokalon portas la akcenton. Ekzemploj
Notu, ke la senkorna alternativo estas unusilaba, pro efektiviĝo de la diftongo: pais [pajs] (tamen tiu vorto ne vere ekzistas).
Unusilabaj vortoj kun korno (kiu ne rompas diftongon) nek prononciĝas kun aparta emfazo, nek ŝanĝiĝas iel ajn ĝia prononco. En tiaj okazoj, korno signas alian signifon (vd. sekcion pri ortografio).
Plursilabaj vortoj kun superflua korno, nek prononciĝas kun aparta emfazo, nek ŝanĝiĝas iel ajn ĝia prononco. En tiaj okazoj, korno montras alian gramatikan rolon de la vorto. Ekzemplo:
esta kaj ésta prononciĝas same: [es-ta]; do, ŝajne la korno de la dua vorto superfluas; tamen ĝi montras ke la dua vorto rolas kiel pronomo (la unua estas demonstrativa adjektivo).
La hispana estas fleksia lingvo fanda, alivorte, fleksio estas preferata indikilo pri la rilatoj inter la elementoj de frazo. Ĝi tamen ankaŭ multe uzas prepoziciojn por montri la rolon de substantivaj frazeroj. Laŭ la markadosistemo por la argumentoj de transitivaj kaj netransitivaj verboj, ĝi klasifikiĝas kiel akuzativa lingvo.
En substantivaj frazeroj nombro (ununombra aŭ plurnombra) kaj genro (vireca aŭ ineca) estas devige esprimataj; adjektivoj alprenas variajn finaĵojn kaj artikoloj ankaŭ varias sian radikformon por akordi kun la koncerna substantivo. Personaj pronomoj distingas nombrojn, kazojn, kaj en la tria persono genrojn. Verboj akordas kun la subjekto je nombro kaj persono, kaj krome distingas tempojn (pasintan, nuntempan, venontan), modojn (indikativan, subjunktivan, kondicionalan, ordonan), kaj aspektojn (perfektivan kaj imperfektivan, nur distingatajn en la pasinta tempo). Per plurvortaj kombinoj ankaŭ eblas esprimi la perfektan kaj progresan aspektojn kaj la pasivan voĉon. Ĉe duapersonaj pronomoj kaj verboj esprimiĝas ci-vi-distingo, sed per rimedoj, kiuj rimarkinde varias laŭ dialekto.
Hispanaj vortoj formiĝas el radikoj, al kiuj oni aldonas fleksiajnmorfemojn kaj ĉiuspecajn derivajn aŭ sentesprimajn afiksojn; precipa ekzemplo de ĉi-lastaj estas la abunda kaj karaktera uzo de diminutivaj sufiksoj, ofte laŭ loke specifaj manieroj. Sufiksado uziĝas kaj por derivado kaj por fleksio, sed prefiksado nur estas deriva, neniam fleksia. Iuj morfologiaj distingoj fariĝas nur supersegmente per vario de la akcento:
La baza plej ofta ordo en frazo kun difinitaj subjekto kaj objekto, kvankam parte variebla laŭ pragmatikaj faktoroj, estas Subjekto Verbo Objekto. Absolutaj ordreguloj validas preskaŭ nur ĉe enklizaĵoj, neaj vortoj, kaj elementoj de funkciaj kategorioj.
En hispanlingvaj kunmetitaj frazoj efikas postuloj kompleksaj rilataj al sinsekvo de tempoj kaj al la distingo inter indikativa kaj subjunktiva modoj. La reguloj pri la modo de subordigita frazo estas malsimplaj, kaj unu el la plej malfacilaj lernendaĵoj por studlernantoj.
Kiel hindeŭropaj lingvoj ĝenerale, sed malsimile de la ĉina aŭ japana, la hispana vaste uzas akordon je nombro, genro, kaj neeco. Tipologie la hispana estas lingvo de komencaj ĉefelementoj kaj de malmultaj ordopostuloj pri verbargumentoj kaj sintaksaj aldonaĵoj, kaj prefere uzas markadon de komplementoj.
Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. La raporto "El español, una lengua viva" - la hispana lingvo, vivanta lingvo (2015) de la Instituto Cervantes estimas ke estas 559 milionoj da hispanparolantoj tutmonde. Inter la fontoj cititaj en la raporto estas la Usona Censa Oficejo, kiu taksas, ke Usono havos 138 milionojn da hispanparolantoj antaŭ 2050, farante ĝin la plej granda hispanlingva nacio surtere, kun la hispana kiel gepatra lingvo de preskaŭ triono de ĝiaj civitanoj[4].
Estas diversaj kriterioj por diferencigi la dialektojn de la hispana. Unuavice oni povas paroli pri la interferoj kiuj okazas en la areoj de la norda Hispanio kie oni parolas ankaŭ aliajn ligvojn kiaj la galega, eŭska, kataluna kaj aliaj; tio okazas ankaŭ en areoj kie jam oni ne parolas tiajn lingvojn, sed iam oni parolis ilin aŭ la influo venis al apartaj regionoj: temas ĉefe pri distingoj rilate al fonetiko kaj modulado. Duavice en Hispanio estas klaraj dialektoj en la suda Hispanio, nome la andaluza kaj la kanaria (ĉefe kun fonetikaj apartaj trajtoj), dum oni parolas pri transiraj parolmanieroj en Ekstremaduro kaj Murcio. Trialoke en Asturio kaj Aragono oni parolas reston de iamaj lingvoj leona kaj aragona respektive; kelkaj pridubas ĉu tiuj parolmanieroj estas dialektoj aŭ ankoraŭ veraj lingvoj apartaj. Kvaraloke la situacio en Ameriko estas multe pli komplika kaj plej ofte oni konsideras almenaŭ kvar zonojn:
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas lasonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La latina ne havas la sonojn [ĵ], [h], kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca – ekzemple,
En la libro La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin norvega esperantisto Otto Prytz en sia artikolo Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj analizas la funkciadon de sufiksoj en Esperanto;[6] por tio sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en la hispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnoligvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn de vorto, gramatika finaĵo, radiko, radikaĵo, prefikso, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radikaĵo kaj eĉ povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;[7] kelkaj povas esti kaj kaj. Ĉe kelkaj derivaj estas ofta ŝanĝo de genro (en hispana adjektoj kaj aĵ-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksikiĝas kaj tiel "[E]n ju pli da leksikiĝintaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ĝi fariĝas."[8] En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj derivaĵoj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata.