Saltu al enhavo

Pensilvanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pensilvanio
Ŝtato Pensilvanio
Ŝtata flago de PensilvanioŜtata blazono de Pensilvanio
(Flago de Pensilvanio)(Blazono de Pensilvanio)
Ŝtata kromnomo: Keystone State, Quaker State
Mapo de Usono kun Pensilvanio montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Oficiala(j) lingvo(j):Neniu
Plej granda urboFiladelfio
ŜtatestroJosh Shapiro
(ekde 17-a de januaro 2023)
Areo119 283 km² km² (33a)
 - Tero116 074 km² km²
 - Akvo3,208 km² km² (2.7% %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro13 002 700 (5-a)
 - Denso110/km² /km² (9-a)
Aliĝo
 - Dato12-a de decembro 1787
 - Ordo2a
Horzono
Latitudo39°43′ to 42°16′ N
Longitudo74°41′ to 80°31′ W
Larĝeco283 mi (455 km) km
Longeco170 mi (273 km) km
Alteco
 - Plej alta3,213 ft (979 m) m
 - Meza alteco1,100 ft (340 m) m
 - Plej malalta0 ft (0 m) (Delavaro Rivero) m
Mallongigoj
 - USPSPA
 - ISO 3166-2US-PA
Retejowww.pa.gov
vdr

Pensilvanio (angle Pennsylvania [pensilvejnja], pensilvanigermane Pennsilfaani) estas usona ŝtato. Ĝi estis brita kolonio de Nordameriko (1682-1776) kaj nun estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono, havante 12,3 milionojn homojn kaj 119.290 km² da areo. Ĝi estas en la nordoriento de la lando, inter Nov-Jorkio kaj Marilando; kaj Nov-Ĵerzejo kaj Ohio.

Pensilvanio havas du grandajn urbegojn: Filadelfio en la oriento kaj Picburgo en la okcidento. La ĉefurbo estas malgranda urbo en la centro: Harrisburg. La ŝtato estas plejparte montara kaj arbara.

Pensilvanio estis fondita de William Penn en 1682 kiel kolonio de la brita imperio. PENN ricevis la nordamerikan terpecon de La Brita Reĝo kiel donacon, sed li elektis krome pagi al la lokaj indianoj, al kiuj ĝi vere apartenis. "Pensilvanio" en la latina signifas "la arbaro de Penn". La kolonio toleris religiojn, eĉ judismon kaj katolikismon, kaj fariĝis loko de rifuĝejo interalie de kvakeroj kaj de parolantoj de la pensilvanigermana lingvo (inkluzive amananoj ("amiŝoj") kaj menonanoj).

En 1776, Pensilvanio, kun 12 aliaj kolonioj, ribelis kontraŭ la reĝo por fondi Usonon. Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono je la 12-a de decembro 1787. Antaŭ la konstruado de Vaŝingtono, Filadelfio estis la ĉefurbo de la nova nacio. La batalo de Gettysburg okazis je Julio 1,2,3 1863 ĉe Gettysburg. Ĝi estis la plej grava batalo de la Usona Enlanda Milito.

Dum 1850-1950, Pensilvanio produktis multe de la ŝtalo kaj karbo de Usono. Ĝi estas fama kiel produktanto de la ĉokolado de Hershey's Chocolate (ĉokolado de Hershey), kompanio fondita de la menonano Milton Hershey.

Kantonojredakti fonton

Kantonoj de Pensilvanio

Estas 67 kantonoj en Pensilvanio.

  • Adams, Allegheny, Armstrong, Beaver, Bedford, Berks, Blair, Bradford, Bucks,
  • Butler, Cambria, Cameron, Carbon, Centre, Chester, Clarion, Clearfield, Clinton, Columbia, Crawford, Cumberland, Dauphin,
  • Delaware, Elk, Erie, Fayette, Forest, Franklin, Fulton, Greene, Huntingdon, Indiana, Jefferson, Juniata, Lackawanna, Lancaster,
  • Lawrence, Lebanon, Lehigh, Luzerne, Lycoming, McKean, Mercer, Mifflin, Monroe, Montgomery, Montour, Northampton, Northumberland,
  • Perry, Philadelphia, Pike, Potter, Schuylkill, Snyder, Somerset, Sullivan, Susquehanna, Tioga, Union, Venango, Warren, Washington,
  • Wayne, Westmoreland, Wyoming, kaj York


Setlejojredakti fonton

Servojredakti fonton

Bildaroredakti fonton

Vidu ankaŭredakti fonton

🔥 Top keywords: Main PageSpecial:SearchWikipedia:Featured picturesYasukeHarrison ButkerRobert FicoBridgertonCleopatraDeaths in 2024Joyce VincentXXXTentacionHank AdamsIt Ends with UsYouTubeNew Caledonia2024 Indian general electionHeeramandiDarren DutchyshenSlovakiaKingdom of the Planet of the ApesAttempted assassination of Robert FicoLawrence WongBaby ReindeerXXX: Return of Xander CageThelma HoustonFuriosa: A Mad Max SagaMegalopolis (film)Richard GaddKepler's SupernovaWicked (musical)Sunil ChhetriXXX (2002 film)Ashley MadisonAnya Taylor-JoyPlanet of the ApesNava MauYoung SheldonPortal:Current eventsX-Men '97