Ólvega

municipo en Hispanio

Ólvega [OLbega] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la nordoriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Ágreda en la nordoriento de la provinco.

Ólvega
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo42110
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro3 782  (2023) [+]
Loĝdenso39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 1° 59′ U (mapo)41.779166666667-1.9855555555556 [+]
Alto1 030 m [+]
Areo98 km² (9 800 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Ólvega (Provinco Sorio)
Ólvega (Provinco Sorio)
DEC
Situo de Ólvega
Ólvega (Hispanio)
Ólvega (Hispanio)
DEC
Situo de Ólvega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ólvega [+]
vdr

Geografio

Loko de Ólvega en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 98,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 668 loĝantojn. Ĝi perdis ne loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte akiris loĝantojn el senhomigitaj loĝlokoj.

Ĝi distas 50 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas la loĝlokojn Muro de Ágreda kaj Ólvega. Ĝi limas kun Matalebreras, Castilruiz, Ágreda, Pozalmuro, Cueva de Ágreda, Hinojosa del Campo, Noviercas, Soria (eksklavo), Borobia kaj Beratón.

Historio

Ólvega kaj Moncayo fone.

Estis restaĵoj de antaŭromia epoko. Kaj plej rimarkinde estis apuda hispanromia urbo Augustóbriga, de kie restis restaĵoj de murego, kiuj nomis la modernan loĝlokon Muro de Ágreda.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 11-a jarcento.

En 1474 la lokanoj insurekciis kontraŭ la Grafo de Medinaceli: la loĝloko estis incendiita kaj lokanoj mortigitaj. Tiukadre la municipa blazono montras bruliĝantan turon.

Laŭlonge de la 20-a jarcento okazis forta elmigrado.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, kaj diversaj arkeologiaĵoj en Muro.

Bildoj

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio