Laure Patas d’Illiers

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Laure Patas d’Illiers estas franca esperantisto kaj informatikisto.

Laure Patas d’Illiers
Persona informo
Naskiĝo10-an de majo 1957 (1957-05-10) (67-jaraĝa)
en Suresnes
LingvojEsperantofranca
ŜtatanecoFrancio
Okupo
Okupoesperantisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en EsperantoSur bluaj planedoj
Aliaj aktivaĵojinformatikisto
Esperantistiĝis en2012
vdr

Ŝi estas vicprezidanto de la franca branĉo de Eŭropo Demokratio Esperanto kaj gajnis la Belartajn Konkursojn de UEA en 2018.

Ŝi estas kandidato pri Eŭropaj balotoj 2024, el Francio, en la listo Espéranto langue commune (Europe Démocratie Espéranto)[1] je la unua loko.[2][3]

Verkaro

  • Sur bluaj planedoj, 164 p, Espéranto France 2021. Ĝi prezentas sciencfikciajn rakontojn, kie plej gravas la rilatoj inter diversaj homoj kaj ankaŭ inter homoj kaj la ĉirkaŭa medio.[4][5]
  • Inès en Okcitanio, 74 p, Espéranto France 2023. Tiu ĉi romaneto, ilustrita per desegnaĵoj de la aŭtoro, celas precipe progresantojn.[6]

Notoj

Eksteraj ligiloj