Subotica

Urbo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino
19° 39′ 56″ O / 46.10028 °N, 19.66556 °O / 46.10028; 19.66556 (mapo)

Subotica (ankaŭ kroate), serbe Суботица [subotica], hungare Szabadka [sabadka], germane Maria-Theresiopel) estas urbo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka kaj en municipo de Subotica. Ankoraŭ unu plia urbo kaj 17 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Subotica
serbe Суботица, hungare Szabadka, germane Maria-Theresiopel
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Суботица
ŜtatoSerbio Serbio
DuoninsuloBalkano
RegionoVojvodino
DistriktoNorda Baĉka
Historiaj regionojHungara reĝlando, Reĝlando SHS, SFRJ
SituoSubotica
 - alteco109 m s. m.
 - koordinatoj46° 06′ 01″ N 19° 39′ 56″ O / 46.10028 °N, 19.66556 °O / 46.10028; 19.66556 (mapo)
Areo290,0 km² (29 000 ha)
Loĝantaro148 401 (2002)
Denseco511,73 loĝ./km²
Unua skribmencio1391
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo24000
Telefona antaŭkodo(+381) 24
AŭtokodojSU
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Vikimedia Komunejo: Subotica
Retpaĝo: www.subotica.rs
Map
teatro de Subotica
Urbodomo en Subotica

Situo

Subotica situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Novi Sad, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado.

Historio

Subotica estas la dua plej granda urbo de Vojvodino kaj la 5-a plej granda de Serbio. La etna konsisto estas tre heterogena. Laŭnombre dominas hungaroj (40%), kroatoj (25%), kaj serboj (iom pli ol 25%).

la urbodomo de Subotica

La unua mencio pri la urbo estis en 1391 en formo Zabotka. Dum komenciĝo de la turka erao figuro Jovan Nedad deklaris sin caro, sed tiu puĉo iĝis efemera. Li havas monumenton en la urbo kaj politikistoj post la 1-a mondmilito havis argumenton por akiri la urbon. La turkoj okupis la urbon en 1542 kaj tenis ĝin ĝis 1686. Poste alvenis kroatoj kaj serboj. La komunumo iĝis kampurbo en 1743 kaj libera reĝa urbo en 1779. La fervojo atingis la urbon en 1869 kaj en 1897 ekfunkciis interurba tramo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Fine Subotica apartenis al SHS, kie tiutempe estis la plej granda urbo, pli granda, ol BeogradoZagrebo. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis.

Lingvoj

Serba lingvo estas la plej dungita lingvo en ĉiutaga vivo. Hungara lingvo ankaŭ uzas preskaŭ unu trionon de la populacio en iliaj ĉiutagaj konversacioj. Ambaŭ lingvoj ankaŭ estas vaste uzataj en komerca kaj oficiala signo [1]

Famuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Subotica/Szabadka.

Vidindaĵoj

biblioteko de Subotica
monumento de Jovan Nenad en Subotica

Partneraj urboj

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj