Ĉamora lingvo

La ĉamora lingvo estas malajapolinezia (aŭstronezia) lingvo, parolata sur la Marianoj (speciale sur Gvamo kaj Saipano) de proks. 47 000 homoj (ĉ. 35 000 parolantoj sur Gvamo, ĉirkaŭ 12 000 sur la N. Marianoj).[1]. Tiuj parolantoj estas la Ĉamoroj.

ĉamora
Chamorru
Disvastiĝo de la ĉamora en Usono
Disvastiĝo de la ĉamora en Usono
lingvo • moderna lingvo
okcidenta malajopolinezia lingvaro
Parolata en Nord-Marianoj

 Gvamo kaj Saipano

Parolantoj64 300
Denaskaj parolantoj0,06 milionoj
SkriboLatina skribo
Lingvistika klasifiko
Aŭstroneziaj lingvoj
Lingva statuso2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1ch
  ISO 639-2cha
  ISO 639-3cha
  SILCHA
  Glottologcham1312
Angla nomoChamorro
Franca nomochamorro
Vikipedio
vdr

Ĝia ISO-kodo estas ch. Ekzistas Vikipedio en la ĉamora lingvo.

Estas interese, ke en la ortografio de la ĉamora lingvo ekuziĝis la litero Å, minuskle å, aŭ ringa a - ĝi origine fontas el la sveda lingvo kaj de tie enportiĝis ankaŭ en la norvegan kaj danan - sed la ĉamora kompreneble tute ne rilatas al la nordĝermanaj lingvoj kaj nur arbitre pruntis la literon.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Listo de lingvoj de la mondo