Ĉeĉenio

respubliko de la Rusia Federacio

ĈeĉenioĈeĉenujo estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1859 en Rusio, de 1921 — en Montara ASSR. En 1922 formiĝis Ĉeĉena AO, de 1934 — Ĉeĉena-Inguŝa AO, de 1936-92 — Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.

  • Areo: 15,9 mil km² (ankoraŭ ne estas solvita teritoria disputo kun Inguŝio).
  • Loĝantaro: ĉeĉenoj — 1 206 551, rusoj — 24 382 (2010).
    • Laŭ la lastaj datumoj ĉirkaŭ 98% de la loĝantoj estas etnaj ĉeĉenoj.
  • Ĉefurbo: Grozno.
Subjekto de Rusia federacio
Ĉeĉenio
ruse Чеченская республика
ĉeĉene Нохчийн Республик

Flago

Blazono

FlagoBlazono
respubliko de Rusio
Administrado
Federacia regionoNord-Kaŭkazia federacia regiono
ĈefurboGrozno
PrezidantoRamzan Kadirov

(ekde 1-a de marto 2007)

Fondita30-a de Novembro 1922
Demografio
Loĝantaro1 268 989 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso81 loĝ./km²
Oficialaj lingvojĉeĉena, rusa
EtnojĈeĉenoj (95,1 %)
Rusoj (1,9 %)
Kumikoj (1,0 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo15 647 km²[2]
Pliaj informoj
HorzonoUTC+3
Telefonaj kodoj(+7) 871xx
Poŝtkodoj364000–366999
Aŭtokodoj20, 95
OKATO96
ISO 3166-2RU-CE
Retpaĝarochechnya.gov.ru
Situo en RuslandoIranTurkmenistanoĈinioKazaĥioUzbekioMongolioJapanioNorda KoreioĈinioNorvegioDanioGermanioSvedioUsonoFinnlandoKirgisistanoGeorgioTurkioArmenioAzerbajĝanoUkrainioPollandoLitovioLatvioEstonioBelarusioNorvegioSaĥalena provincoKamĉatka regionoJüdische Autonome OblastRegion PrimorjeRegion ChabarowskTuwaĤakasioKemerowa provincoAltajoRegiono AltajNovosibirska provincoOmska provincoTjumena provincoTomska provincoBurjatioRegiono TransbaikalioAmura provincoMagadana provincoAutonomer Kreis der TschuktschenIrkutska provincoJakutioRegiono KrasnojarskAutonomer Kreis der Jamal-NenzenAutonomer Kreis der Chanten und Mansen/JugraSverdlovska provincoĈeljabinska provincoKurgana provincoOrenburga provincoAutonomer Kreis der NenzenKomiioBaŝkirioRegion PermVologda provincoKarelioMurmanska provincoArĥangelska provincoKaliningrada provincoSankt-PeterburgoLeningrada provincoTatarioUdmurtioKirova provincoKostroma provincoSamara provincoPskova provincoTverja provincoNovgoroda provincoJaroslavla provincoSmolenska provincoMoskvoMoskva provincoVladimira provincoIvanova provincoMariioĈuvaŝioMordvioPenza provincoNiĵnij-Novgoroda provincoUljanowska provincoSaratova provincoBrjanska provincoKaluga provincoTula provincoRjazana provincoOrjola provincoLipecka provincoVoroneĵa provincoBelgoroda provincoKurska provincoTambova provincoVolgograda provincoRostova provincoAstraĥana provincoKalmukioDagestanoAdigeioKrasnodara regionoKaraĉajio-ĈerkesioKabardio-BalkarioStavropola regionoNord-Ossetio-AlanioInguŝioĈeĉenio
Situo en Ruslando
vdr
43.272355545.7518395
politika mapo de Kaŭkazio
esperantlingva mapo de Ĉeĉenio kaj la cetera Norda Kaŭkazio, kun aparta akcento pri la kaŭkaza lingvaro

Historio

Nova historio (post 1990)

flago de la sendependisma Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio

Komence de la 1990-aj jaroj ribeluloj deklaris sendependan Iĉkerion, kies unua prezidento estis Ĝoĥar Dudajev. En 1994 ribelulojn kontraŭstaris rusia armeo. Komenciĝis la Unua ĉeĉenia milito, kiu daŭris ĝis 1996. La unua prezidento de Iĉkerio, Ĝoĥar Dudajev, estis mortigita de rusia misilo. Entute ĉirkaŭ 490 mil homoj fuĝis en Inguŝion, Dagestanon, Nord-Osetion kaj aliajn regionojn de Rusio. Multaj el ili revenis hejmen post la ĉeso de militaj operacioj en 1996 kaj fakta sendependiĝo de la respubliko. Sed post trijara intervalo en aŭgusto de 1999 armitaj trupoj de Ŝamil Basajev invadis el Ĉeĉenio al Dagestano por subteni islamisman tumulton de du dagestanaj vilaĝoj. Rusia armeo uzis tiun okazon kiel kaŭzon por reinvadi Ĉeĉenion kaj la konservita konflikto renoviĝis. Komenciĝis dua ĉeĉenia milito, kiu, en formo de gerilaj operacioj, daŭris ĝis 2009. Rezultoj de la milito estas teruraj: ruinigitaj urboj kaj vilaĝoj, miloj da rifuĝintoj, kiuj serĉis savon ankaŭ en sudkaŭkaziaj landoj, precipe en Kartvelio. Entute dum milito pereis ĉirkaŭ 300,000 homoj kaj ĉirkaŭ duonmiliono vundiĝis.

Ekde 2003 en la respubliko establiĝis relative paca situacio kun sporadaj kontraŭstaroj inter malgrandaj ribelaj taĉmentoj kaj oficiala polico (loka kaj federacia). En Ĉeĉenio estis proklamita nova konstitucio kaj okazis elektoj de prezidanto (en 2003 la postenon gajnis Aĥmed Kadirov, post lia morto dum atenco, la novaj elektoj enpostenigis Alu Alĥanov). Daŭras rekonstruado de loĝlokoj kaj produktejoj, ekfunkciis mezlernejoj, televido, malsanulejoj ktp.

La 27-an de novembro 2005 okazis la unuaj post la jaro 1990 elektoj de la ĉeĉenia parlamento. La elektoj sukcesis: la duĉambra parlamento konsistas el 61 deputitoj. Ankaŭ en 2005 pereis luktante kontraŭ la rusia armeo la separatisma estro Aslan Masjadov.

En 2006 oni elektis kiel ĉefministron Ramzan Kadirov, filon de Aĥmed Kadirov. Krome estis mortigita Shamil Basajev, sendependisma estro. En 2007 Ramzan Kadirov iĝis prezidanto. En aprilo 2009 Rusio proklamis la finon de la milito, kiun ĝi konsideris «kontraŭterorisma operacio».

Geografio

Klimato

La klimato estas kontinenta. Ĉeĉenio estas karakterizita per signifa vario de klimataj kondicoj. La averaĝa temperaturo de januaro varias inter -3 °C en la Terek-Kuma malaltaĝo ĝis -12 °C en la montoj. La averaĝa temperaturo en julio estas 25 kaj 21 °C. Ĝi faligis de 300 (ĉe la Terek-Kuma malaltaĝo) al 1000 mm (en la sudaj regionoj) de pluvo jare.

Riveroj

  • Terek;
  • Sunĵa;
  • Argun;
  • Ŝaroargun;
  • Geĥi;
  • Ĥulĥulau;
  • Aksaj;
  • Martan;
  • Baas;
  • Gums;
  • Jamansu;
  • Jarik-su;
  • Ŝalaĵa;
  • Netĥoj;
  • Roŝnja;
  • Miĉik;
  • Fortanga;
  • Assa;
  • Ĉemulga.

Lagoj

  • Kezenoj-am;
  • Galanĉozx;
  • Geĥi-am;
  • Ĉentij-am;
  • Ugrjuĥoj-am;
  • Ĉerkasskoe;
  • Bolshoe;
  • Soljonoe;
  • Ĉeĉenskoe;
  • Kapustino;
  • Majorskoe;
  • Generalskoe;
  • Bezik-am;
  • Amga.

La plej altaj montoj de Ĉeĉenio

Monto Komito
  • Tebulosmta (ĉeĉene Тулой-Лам) — 4493 m;
  • Diklosmta (ĉeĉene Дукълуо-Лам) — 4285 m;
  • Komito (ĉeĉene Кхуметта-Лам) — 4262 m;
  • Donosmta (ĉeĉene Доной-Лам) — 4174 m;
  • Maistimta (ĉeĉene МIайстой-Лам) — 4082 m.

Loĝantaro

PopoloForto en 2002[3]
Forto en 2010[4]
Kompare kun 2002
Ĉeĉenoj1 031 600 (93,5 %)1 206 551 (95,3 %)17,0 %
Rusoj40 600 (3,7 %)24 382 (1,9 %)40,0 %
Kumikoj8 88312 221 (1,0 %)37,6 %
Avaroj4 1004 864 (0,4 %)17,7 %
Nogajoj3 5723 444 (0,3 %)3,6 %
Tabasaranoj1281 656 (0,1 %)1193,7 %
Turkoj1 6621 484 (0,1 %)10,7 %
Tataroj2 1341 466 (0,1 %)31,3 %
Inguŝoj2 9141 296 (0,1 %)55,5 %
Lezgoj1961 261 (0,1 %)543,4 %
Ne eksplicite kaj rifuzis2052515[4]
1126,8 %
Montrante nacioj kun pli ol 1.000 personoj

Ekonomio

Personoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/04, paĝo 8: Laŭ dagestana vidpunkto verkita de Abdurahman Junusov.