Stavropola regiono

Stavropola regiono (ruse Ставропольский край) estis fondita en 1924 kaj nomiĝis tiam Sud-Orienta provinco. Ekde oktobro de 1924 ĝi nomiĝis Nord-Kaŭkazia regiono, ekde 1937Orĝonikidzea regiono kaj ekde januaro de 1943Stavropola regiono.

  • Areo: 66,5 mil km².
  • Ĉefurbo: Stavropol.
  • Loĝantaro: 2888,8 mil. (denseco ĉirkaŭ 41 pers./km²).
Stavropola regiono
Federacia subjekto
FlagoBlazono
krai of Russia [+]

LandoRusio

Koordinatoj, 43° O (mapo)45.0543.26666666666745° N, 43° O (mapo)
ĈefurboStavropol
- koordinatoj, 43° O (mapo)45.0543.26666666666745° N, 43° O (mapo) [+]
Areo66 160 km² (6 616 000 ha) [+]

Loĝantaro2 792 796 [+] (1-a de januaro 2021)
Denseco42,21 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroVladimir Vladimirov

HorzonoMoskva Horzono, Eŭropo/Moskvo [+]
Telefona antaŭkodo(+7)
ISO 3166-2RU-STA
Aŭtokodo26, 126

Stavropola regiono (Tero)
Stavropola regiono (Tero)

Stavropola regiono (Stavropola regiono)
Stavropola regiono (Stavropola regiono)
DEC
Stavropola regiono
Stavropola regiono

Map
Stavropola regiono

Vikimedia Komunejo:  Stavropol Krai [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La regiono estas tre grava agrikultura parto de Rusio, kie klimato ebligas maturiĝon de pluraj kreskaĵoj, kiuj ne maturiĝas dum mallonga somero de pli nordaj regionoj (i. a. maizo kaj kolzo).

En la regiono situas gravaj ripozlokoj (grupo de urboj Pjatigorsk, Kislovodsk ka.).

Geografiaj elementoj

Etnoj

Plejparton de la loĝantaro konsistigas rusoj — 81,6% (inkluzive de kazakoj, konsiderataj subetno de rusoj). Tradicie grandas ankaŭ la etnaj grupoj de armenoj (5,5%), ukrainoj (1,7%) kaj grekoj (1,2%). Dum lastaj jaroj signife kreskis kvanto de dagestananoj, aparte darginoj — ili atingas 1,5% de la tuta loĝantaro.

Nogajoj kaj turkmenoj en oriento kaj nord-oriento de la regiono estas heredantoj de la nomada loĝantaro de tiuj lokoj antaŭ la slava koloniigo. Same delongas la oseta, adiga (kabarda, ĉerkesa kaj abazina) grupoj en la ĉemontara sudo de la regiono.

EtnoKvanto en 2002, miloj (*Arkivigite je 2012-01-26 per la retarkivo Wayback Machine)
Rusoj2 231,8 (81,6 %)
Armenoj149,2 (5,5 %)
Ukrainoj45,9 (1,7 %)
Darginoj40,2 (1,5 %)
Grekoj34,1 (1,2 %)
Nogajoj20,7
Ciganoj19,1
Karaĉajoj15,1
Azerioj15,1
Turkmenoj (ĉefe Truĥmenoj)13,9
Ĉeĉenoj13,2
Tataroj13,0
Belorusoj11,3
Kartveloj8,8
Germanoj8,0
Osetoj7,8
Turkoj7,5
Avaroj7,2
Koreoj7,1
Kabardoj6,6
Lezgoj6,6
Kumukoj5,7
Tabasaranoj5,5
Estas listigitaj nur etnoj reprezentitaj de pli ol 5000 personoj.

Ekonomio

Nord-Stavropolo-Pelagiada minejo estas la gasminejo kiu situas en Stavropola regiono, 36 km nord-okcidente de la urbo Stavropolo kaj estas parto de la Nord-Kaŭkaza naftogasa provinco.