Ĉina Industria kaj Komerca Banko

La Ĉina Industria kaj Komerca Banko (angle Industrial and Commercial Bank of China Limited; ĉine 中国工商银行, pinjine: Zhōngguó gōngshāng yínháng; mallongigite el angla ICBC) estas plurnacia banko de Ĉinio.

Ĉina Industria kaj Komerca Banko
中国工商银行股份有限公司
porprofita banko • negoco • Chinese state-owned enterprise • financa instituciopublika kompanio vd
Dum1-a de januaro 1984 - nekonata/nuntempe
Jura formocentral state-owned enterprise
SidejoPekino
LandoPopola Respubliko Ĉinio
Dungitoj439 787 (stato: 2020)
Agokampofinancaj servoj
ISIN-kodoCNE1000003G1
Posedata deMinisterio pri Financo de Popola Respubliko Ĉinio • Central Huijin Investment vd
filiaj kompaniojIndustrial and Commercial Bank of China (Asia) • ICBC Bank of Indonesia • ICBC Turkey Bank • Industrial and Commercial Bank of China (Macau) vd
Posedataj kompaniojIndustrial and Commercial Bank of China (Macau) • Industrial and Commercial Bank of China (Asia) vd
TTTOficiala retejo
vdr
Sidejo en Ŝanghajo de la Ĉina Industria kaj Komerca Banko.

Fondita kiel limigita kompanio la 1an de Januaro 1984,[1] la ICBC estas ŝtat-posedata komerca banko. Kun kapitalo havigita de la Ministerio de Financo de Ĉinio,[2] la banka Tier 1 kapitalo en 2013 estis la plej granda el mil tutmondaj bankoj, estante la unua banko kun sidejo en Ĉinio kiu atingis tiun distingon en la moderna historio.[3][4] Poste, rangigita kiel la plej granda banko en la mondo en 2017 kaj 2018, laŭ totala havaĵo,[5] (31a de Decembro 2020, 4.324 mil bilionoj da usonaj dolaroj[6]), ICBC estis rangigita kiel la 1a en la rangigo de 1000 Tutmondaj Bankoj fare de The Banker ĉiujare el 2012 ĝis 2019,[7] kaj la unua (2019) en la listo de Forbes Global 2000 de la plej grandaj publikaj kompanioj de la mondo.[8] Ĝi estas konsiderata sisteme grava banko fare de la Financial Stability Board.

Notoj