Ĉina ajlo
Ĉina ajlo aŭ latine Allium tuberosum estas plantospecio de la genro Aliumo (Allium). Ĝi estas uzata en la orientazia kuirarto. Ĝi havas guston, kiu similas al ajlo.
Ĉina ajlo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉina ajlo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Ĉina ajlo, “Allium tuberosum” ROTTLER ex SPRENG. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Disvastiĝo
La Ĉina ajlo nomiĝas en Ĉinujo Jiucai (ĉine)[1], science Jiǔ.(ĉine)[2][3][4] La origina hejmregiono estas la sudokcidentaj areoj de la ĉina provinco Ŝanŝio, hodiaŭ la regiono ĉirkaŭ Jongji Ŝi, historie Yongji Xian (永濟縣|永济县) (Yǒngjì Xiàn), en alteco inter 1000 kaj 1100 metroj super marnivelo. Nature la planto kreskas sub arbustoj. Ili ankaŭ estas kultivataj kiel legomo aŭ spicaĵo.
Priskribo
La Ĉina ajlo estas multjara, herba planto, la planto kreskas je 25 ĝis 60 cm. Tiu geofito havas cilindrajn, ĝis 10 mm grandajn tuberojn kun flavaj rizomoj. La longa folioj estas ĉ. 1,5 ĝis 8 mm larĝaj kaj rande glataj.La globformaj, umbelaj floraroj, kun diametro de ĉ. 7 ĝis 8 cm staras kun multaj floroj. La duseksaj, radisimetriaj floraroj estas trinombraj. La involukroj estas blankaj. La polenigado okazas per insektoj.Ĝermotempo estas 14 ĝis 28 tagoj.
Uzado
Uzataj estas la folioj, simile al ŝenoprazo. Ankaŭ la burĝonaj floraroj kaj radikoj estas manĝataj krudaj aŭ kuiritaj. El la semo oni akiras oleon. Medicina uzado okazas pro kontraŭbakteria uzado.
Sanrisko
Kiel cepoj, ajloj kaj ŝenoprazoj, estas riskaj en grandaj kvantoj por hundoj kaj katoj (cepa toxicosis).[6]
Intermikso
La proksime parenca specio malsamas al Allium ramosum de Allium tuberosum per ruĝa meza nervo.[7]
Bildoj
- sekco flora.
- habito kaj floraro.
- ĉina ajlo kiel legomo de ŝenoprazo
- por kuirado, tranĉita, lavita