Ĵeaj lingvoj

La ĵeaj lingvoj (en brazila portugala lingvo , prononco [ʒeː]) estas familio de indiĝenaj lingvoj de Ameriko, kiu parolatas en centra, orienta kaj suda Brazilo kaj konsistas el 13 unuopaj lingvoj.

Ĵeaj lingvoj (helaflava) kaj aliaj makro-ĵeaj lingvoj (malhelaflava) nune.
La ombrata areo montras proksimume la eblan estintan disvastiĝon de la lingvoj.

Divido

    • Apinaĵea lingvo - (Apinaĵeoj).
    • Akvena lingvo - (Akvenoj).
    • Ŝakriabaa lingvo - dialekto (Ŝakriabaoj).
    • Ŝavanta lingvo - dialekto (Ŝavantoj).
    • Ŝerenta lingvo - dialekto (Ŝerentoj).
    • Kajapoa-Aŭkra lingvo - dialekto (Kaiapoa-Aŭkroj).
    • Kajapoa-Kararaa lingvo - dialekto (Kajapoa-Kararaoj).
    • Kajapoa-Kokraimora lingvo - dialekto (Kajapoa-Kokraimoroj).
    • Kajapoa-Kubema-Kram-Kena lingvo - dialekto (Kaiapoa-Kubema-Kram-Kenoj).
    • Kajapoa-Gorotira lingvo - dialekto (Kajapoa-Gorotiroj).
    • Kajapoa-Mekranotia lingvo (Ĉukahamana) - dialekto (Kaiapoo-Mekranotioj).
    • Kajapoa-Metuktira lingvo - dialekto (Kajapoo-Metuktiroj).
    • Centra Kainganga lingvo - dialekto (Centra Kaingangoj).
    • Paranaa Kainganga lingvo - dialekto (Paranaaj Kaingangoj).
    • Sudoorianta Kainganga lingvo - dialekto (Sudoorientaj Kaingangoj).
    • Timbira lingvo - (Timbiroj)
    • Apaniekraa-Kanela lingvo - dialekto (Apaniekraoj-Kaneloj).
    • Kraoa lingvo - dialekto (Kraooj).
    • Kreĵea lingvo - dialekto (Kreĵeoj).
    • Krikatia lingvo - dialekto (Krikatioj).
    • Parkatiea-niza lingvo - dialekto (Parcatieoj-Nizoj).
    • Pukobiea-niza lingvo - dialekto (Pukobieoj-Nizoj).
    • Rankokamekra-Kanela lingvo - dialekto (Rankokamekraoj-Kaneloj).
    • Kenkateĵea-kanela lingvo - dialekto (Kenkateĵeoj-Kaneloj).
    • Tapaiuna lingvo - dialekto (Tapaiunoj).
    • Ĉoklenga lingvo - (Ĉoklengoj).
  • Maŝakaraa lingvo - (formorta, Maŝakaraoj).
  • Maŝakaliaj lingvoj - lingva familio.
    • Makonia lingvo - (formorta, Makonioj).
    • Malalia lingvo - (formorta, Malalioj)

La unuopa lingvo kun relative plej multaj parolantoj estas la ŝavanta lingvo (Xavánte) kun laŭ takso de la jaro 2000 proksimume 9 600 parolantoj. La lingvoj Acroá kaj Xakriabá jam formortis.

La ĵeaj lingvoj estas la kerna lingvogrupo de hipoteza pli granda lingvofamilio, kiu titoliĝas makro-ĵea lingvaro.

Literaturo

  • Irvine Davis: Proto-Jê phonology. En: Estudos Lingüísticos. Revista Brasileira de Lingüística Teórica e Aplicada. Volumo 1, kajero 2. São Paulo 1967, paĝoj 10–24.
  • Flavia de Castro Alves: O Timbira falado pelos Canela Apãniekrá. Uma contribução aos estudos da morfossintaxe de uma língua Jê. Universidade Estadual de Campinas, 2004.
  • J. Alden Mason: The languages of South American Indians. En: Julian H. Steward (eld.): Handbook of South American Indians. Volumo 6. Vaŝingtono 1950, paĝoj 157–319.
  • E. R. Ribeiro: A reconstruction of Proto-Jê. En: Ponencia al 52º Congreso Internacional de Americanistas (Sevilla 2006). 2006.
  • Ursula Wiesemann: The pronoun systems of some Jê and Macro-Jê languages. En: Pronominal Systems. Eldonejo Narr, Tübingen 1986.
  • Johannes Wilbert: Material lingüístico Ye. Editorial Sucre, Caracas 1962.

Eksteraj ligiloj