Ŝnurpilko

Ŝnurpilko estas unu-persona ludo (kaj ludilo) ludata per rakedo aŭ frapilo kaj ligita pilko. Uzante la ebenan frapilon por frapi la malgrandan guman pilkon ligitan je la centro per elasta ŝnuro, la ludanto klopodas frapi la pilkon per la frapilo sinsekve tiomajn fojojn kiom eblos.

Du infanoj ludantaj per ŝnurpilkoj, pentraĵoj de la ĉina artisto Su Hanĉen (苏汉臣, aktiva dum la jaroj 1130aj jaroj-1160aj jaroj), Dinastio Song
Rakedo kaj guma pilko ligita per elasta ŝnureto.

La rakedo aŭ frapilo estas simila laŭ grando kaj formo al tiu de tabloteniso. Ĝi estas kutime farita el ĉu lignoplasto, kvankam oni povas uzi aliajn materialojn.

En la filmo "The Misfits" Marilyn Monroe aperas ludante ŝnurpilkon provoke dum vestas punkt-ornamitan veston en trinkejo de Reno.[1]

Referencoj