The Misfits

(Alidirektita el The Misfits (filmo))

The Misfits (La Neadaptitoj) estas usona malkomedia filmo de 1961 verkita de Arthur Miller, reĝisorita de John Huston, kaj kun stelaktoroj Clark Gable, Marilyn Monroe kaj Montgomery Clift. Duarangaj geaktoroj estis Thelma Ritter, Eli Wallach kaj Kevin McCarthy. Tiu filmo entenas la finajn aperojn de kaj Gable kaj Monroe. Ĉe Gable, la filmo havis postmortan prezentadon, dum Monroe mortiĝis la venontan jaron. La intrigo centriĝas al jŭs divorcita virino (Monroe) kaj ŝia tempo pasita kun vakero (Gable) kaj lia rodeo-rajda amiko (Clift) en la dezerto de Okcidenta Nevada en la 1960-aj jaroj. La filmo ne ĝuis komercan sukceson je la tempo de ties prezentado sed ĝi ja ricevis pozitivajn kritikajn komentojn pro sia scenaro kaj aktorludado kaj ankoraŭ nuntempe ĝi estas konsiderita kiel tre bonkvalita.

The Misfits
filmo
Originala titoloThe Misfits
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato1 feb. 1961, 21 mar. 1961, 1961
Ĝenrofilma dramo, amafera filmo
KameraadoRussell Metty
Reĝisoro(j)John Huston
Produktisto(j)David O. Selznick
ScenaroArthur Miller
Loko de rakontoNevado
Muziko deAlex North
RolantojClark Gable • Marilyn Monroe • Montgomery Clift • Thelma Ritter • Eli Wallach • Estelle Winwood • Kevin McCarthy • John Huston • James Edward Barton • Rex Bell
Produktinta firmaoSeven Arts Productions
HonorigojGenesis Award
IMDb
vdr
Monroe en sia lasta kompletigita filmo, nome The Misfits (1961)

Geaktoraroj kaj roloj

John Huston aperis kiel nelistigita figuranto en la sceno de ĉantaĝo.

Ĉiuj ĉefaj geaktoroj jam mortiĝis. Sro. Wallach forpasis en 2014, Sro. McCarthy en 2010.

Referencoj

Literaturo

  • Goode, James. (1986) The Making of The Misfits'. Limelight Editions. ISBN 0-87910-065-6. First published as The Story of The Misfits (Bobbs-Merrill, 1963)

Eksteraj ligiloj