Ŝovrim Ŝtika

Ŝovrim Ŝtika (hebree שוברים שתיקה, "rompante la silenton," angle Breaking the Silence) estas israela ne-registara organizo, establita en 2004 de veteranoj de la Israela Defenda Forto (IDF). Ĝi celas doni al servantaj kaj eligitaj israelaj soldatoj rimedon por konfidence rakonti siajn spertojn en la okupataj teritorioj. Kolektoj de tiaj rakontoj estis eldonitaj por eduki la israelan publikon pri kondiĉoj en tiuj areoj.

Ŝovrim Ŝtika
emblemo
ne-registara organizaĵo
Komenco2004 vd
Lando(j)Israelo vd
Fondinto(j)Yehuda Shaul vd
Ĉefestro(j)Miki Kratsman vd
RetejoOficiala retejo
vdr

La deklarita celo de la organizo estas "rompi la silenton" ĉirkaŭ tiu milita aktivado.[1][2] Fondita por kolekti atestojn de 2000 ĝis 2004 de trupoj, kiuj servis en la palestiniaj teritorioj, la NRO daŭre funkcias. Ĝi kolektis kaj aperigis rakontojn pri sekvaj operacioj en Gazao kaj aliaj areoj depost tiam.

La NRO estis kritikita pro eldonado de anonimaj rakontoj. Enketo de 2016 konfirmis la integrecon de la organizo, sed ankaŭ diris, ke kelkaj el la atestoj bildigis distordaĵojn.[3][4] En tribunalaj defioj, ke ĝi riveli siajn fontojn, Ŝovrim Ŝtika gajnis juĝojn protekti sian konfidencon.

La ĉefministro Benjamin Netanjahu kaj kelkaj aliaj altrangaj politikistoj multfoje kritikis la organizon.[5] Lia registaro provis malemigi aliajn registarojn iel ajn financi ĝin. Netanjahu forte kritikis Ŝovrim Ŝtika en parolado al la Kneset komence de 2015, kaj poste tiun jaron, la edukada ministro proponis leĝon por bloki ties parolantojn de ŝtataj lernejoj. Samtempe, kelkaj altranguloj en la israela defenda ministrejo kaj sekureca establo defendis la NROn. Ekzemple, Generalo Amiram Levin diris en 2015, ke "Ŝovrim Ŝtika plifortigas la IDF-n kaj ties moralecon."[6]

Referencoj